Svébořice estas parto de urbo Ralsko en distrikto Česká Lípa en Ĉeĥio, kaj samtempe ĉi tiea pereinta municipo (germaneSchwabitz aŭ Schwabic). Ĝi troviĝas proksimume 8 km norde de Kuřívody kaj 6 km oriente de Mimoň, en eksa soldata ekzercspaco Ralsko. Estas ĉi tie registrita 5 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 17 loĝantoj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
1 365
1880
1 232
1890
1 082
1900
1 039
1910
1 067
1921
1 006
Jaro
Loĝantoj
1930
976
1950
5
1961
0
1970
0
1980
0
1991
0
Jaro
Loĝantoj
2001
1
2011
7
2021
17
Pluaj informoj
Svébořice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 28,40 km². La devena katastra teritorio de la pereinta municipo estis ankaŭ Svébořice, sed ĝi havis proksimume 2× malpli grandan areon.
La devena municipo, laŭ kiu estas nomita la katastra teritorio, estis forloĝigita kaj nuligita sekve de estiĝo de la soldata ekzercspaco. Sur la katastro estas ankaŭ parto de ĉasrezervejo Židlov. Tra la katastro fluas rojo Svébořický potok. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo el Mimoň daŭriganta kiel celiga komunikilo ĝis Osečná.
En julio de 2013 estis ĉe la neekzistanta municipo aranĝita soldata ekzercado kaj ludo, la 10-a jaro de agado Protector, en kiu estas simulataj kondiĉoj de soldatoj en Afganio.[1]
Aŭtune de 2013 Ĉeĥa armeo montris intereson ĉe Svébořice renovigi infanterian pafekzercejon.
En la katastron Svébořice apartenas ankaŭ suda parto de burgo Ralsko, inkluzive de prisma turo.
Historio
Svébořice estiĝis sur loko de malnovepoka burgejo. Pli poste ĉi tie elkreskis paroĥa vilaĝo Svébořice kun preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria.
Post septembro de 1938 estis elloĝigitaj kelkaj ĉeĥaj loĝantoj, same kiel el la ceteraj municipoj enfalantaj en tiaman Sudetion, rezignita al Germanio. Post la jaro 1945 la karto turniĝis kaj okazas forŝovo de germanoj. En la jaro 1946 kun la estiĝo de la soldata ekzersaco Ralsko la municipo Svébořice pereas.
En la suba parto de la pereinta municipo troviĝas restaĵoj de soldataj konstruaĵoj forlasitaj ĉi tie de Soveta armeo, kiu eluzis la armean spacon en la jaroj 1968 ĝis 1991.
Sur la teritorio de municipo konserviĝis du konstruaĵoj en bedaŭrinda stato, malgranda akvoturo proksime de fiŝlago en kiu estas fonto de akvo kaj malnova betona akvotura rezervujo.
En la centro de la eksa municipo estis dum tempoj de la soldata ekzercspaco establita pafekzercejo por PRG, tial tiu ĉi parto estas tute detruita. La komunikiloj tute unuiĝis kun la ĉirkaŭa tereno. Antaŭe retenata riverfluo de rojo Svébořický potok estis dum dekoj da jaroj ŝtopita. La rojo ĉi tie sekve kreis ampleksajn malsekejojn kaj ĝia riverfluo estis denove profundigita kaj rektigita nur en la jaro 2007 fare de entrepreno AAB (ankaŭ purigita unu fiŝlago, kies digo estis ankaŭ firmigita).
En la orienta parto de la municipo troviĝas pli karakterizaj restaĵoj de konstruaĵoj. En tiuj ĉi lokoj ne okazis intensa soldata ekzercado. Estas ĉi tie bone videblaj ruinoj de muroj de eksaj bienoj. Estas ĉi tie pli granda kvanto de keloj, kiuj estas bone alireblaj.