Spato estas malnova minekspluata aŭ mineralogia termino kiu estas uzata por kristaloj, kiuj havas facile rimarkeblajn surfacojn. Spato facile rompiĝas aŭ fendiĝas en rombajn, kubajn aŭ lamenarajn fragmentojn kun glata brila surfaco.
Ĝenerale, spato formiĝas subakve, aŭ en freata zono, aŭ sube de nivelo de grunda akvo, la esenca loko kie plej kavernoj formiĝas, aŭ en starantaj akvotruoj. Se kaverno estas superakvata kaj akvotruoj formiĝas, superakvas stalaktitoj, formiĝo konata kiel "botelaj brosoj" (anglebottlebrushes) povas formiĝi. Mineralaj konsistantaj je jonoj en la akvo, plejmulte kalcito aŭ gipso, sed kelkfoje eĉ halito, kvarco kaj fluorito, estas sedimentataj laŭlonge de miloj de jaroj, konstruante unu sur la alian.
Formiĝo en la aero
Kelkfoje, spato formiĝas en la aero pro solvaĵoj elfluetintaj el la kavernaj muroj aŭ tra porajsedimentoj. Se ĝi estas kreskinta en la aero, spato estas ofte farita de gipso aŭ selenito. Kelkfoje ĝi formiĝas kiel malgrandaj pingloj troviĝantaj en sedimentoj. Aliaj spatoj povus esti trovataj sur la pintoj de gipsa lustroj.