La marbordaj ebenaĵoj kaj malaltaj landinternaj montetoj estas kovritaj je maldensaj deciduaj arbustaroj superregataj de la endemia Croton socotranus kaj dissemitaj arboj de Euphorbia arbuscula, Dendrosicyos socotranus, kaj Ziziphus spina-christi. Gresoj kaj herboj disvolviĝas post sufiĉa pluvo. La plej disvastigita vegetaĵara tipo estas karakteriza specioriĉa maldensa arbustaro trovita je la marbordaj montetoj ĉe la piedoj de la montoj, kaj je la kalkajtalusoj. Du endemiaj plantoj, Croton socotrans kaj Jatropha unicostata, estas la ĉefaj ĉeestantaj arbustoj kiuj pleje abundas en Sokotro. Sukulentaj arboj, kiel Euphorbia arbuscula, Dracaena socotranus, kaj Adenium obesum spp. Socotranum kaj altkreskantaj arboj, kiaj Boswellia spp., Sterculia africana var. Socotrana, kaj Commiphora spp. ankaŭ ĉeestas [1] .
Endemiismoj
850 plantospecioj vegetas en Sokotra Insularo el kiuj proksimume 230 ĝis 260 (28 ĝis 32 %) estas endemiaj. Ankaŭ ekzistas dek endemiaj genroj : Ankalanthus, Ballochia, Trichocalyx, Duvaliandra, Socotranthus, Haya, Lachnocapsa, Dendrosicyos, Placoda, kaj Nirarathamnos; kaj unu preskaŭ endemia plantofamilio (Dirachmaceae). Iuj el la plantoj de Sokotro reprezentas la lastajn postvivantajn membrojn de sia genro.
Estas nur sep tersupraĵaj mamuloj, la plimulto da ili estas enkondukita, kvankam unu kiroptero (Rhinopoma spp.) kaj unu soriko (Suncus sp.) eble estas endemiaj. El la 178 konataj birdospecioj, ses estas endemiaj : Cisticola haesitatus, Cisticola incanus, Emberiza socotrana, Nectarinia balfouri, sokotra sturno (Onychognathus frater), sokotra pasero (Passer insularis) [2].
Minacoj kaj konservado
La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La ĉefaj minacoj estas la kreskado de turismo kaj la industriiĝo. Kaŭze de habitatofragmentado kaj detruo, pluraj endemiaj plantospecioj estas endanĝerigitaj.
La origina klimaksa vegetaĵaro estas ŝanĝita per kombinado de paŝtiĝado kaj hakado por brulligno. Tamen, relative freŝdataj studaĵoj [3] indikas ke la vegetaĵaro ankoraŭ troviĝas en sufiĉe bona situacio.
angle Davis, S.D., V.H.Heywood, and A.C.Hamilton (eds.) 1994 : Centres of plant diversity. Vol 1 : Europe, Africa, Southwest Asia and the Middle East. World Fund for Nature and IUCN, Oxford, UK. 354 pp.
angle Mies, B.A., and F.E.Beyhl 1998 : Vegetation ecology of Soqotra. Pp. 35-82 in : H.J. Dumont (ed.) Proceedings of the first international symposium on Soqotra Island : present and future, Aden 1996. Soqotra Technical Series, Volume 1. UNDP, NY, USA.
angle Stattersfield, A.J., M.J. Crosby, A.J. Long, and D.C. Wege, 1998 : Endemic Bird Areas of the World. Priorities for Biodiversity Conservation. BirdLife Conservation Series, No. 7. BirdLife International, Cambridge, UK. 846 pp.
angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa, a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO Vegetation Map of Africa (3 Plates, Nothwestern Africa, Northeastern Africa, and Southern Africa, 1:5,000,000). UNESCO, Paris.