Sokotro estas la plej granda insulo de samnoma insularo, kun areo de 3 600 km². Ĝian internon okupas la Haĝir-montaro (pinto 1 509 m), norde mallarĝa, sude pli larĝa apudborda ebenaĵo.
La insulon ĉirkaŭas sudokcidente kaj okcidente insuletoj, same apartenantaj al Jemeno (Samha, Darsah al-Ikhvan kaj Abd al Kuri).Ili kuŝas sur koralrifo (atolo), kiu pli frue plej verŝajne estis ligita al Afriko kaj la Araba duoninsulo.
Ĝia longeco de oriento al okcidento estas ĉirkaŭ 135 km kaj de nordo al sudo 42 km.
Historio
La insulon regis la regantoj de sudorienta Jemeno – krom la portugala okupa tempo de 1507–11. La britoj volis aĉeti la insulon en 1834, sensukcese. La sultano de Jemeno akceptis en la 1880-aj jaroj la britan protektoraton. La sultaneco ĉesis en 1967 kaj Sokotro iĝis parto de la sendependa Jemeno.
Loĝantaro
En Sokotro loĝas fiŝkaptistoj, perlokaptistoj kaj agrikulturistoj. En la internaj areoj, nomadoj paŝtas bovojn kaj aliajn bestojn.
La insulo eksportas purigitan buteron (gi), fiŝojn kaj incenson.