La monto estas la plej signifa dominanto de ĉirkaŭaĵo de la urboSnina. Ĝi potence krutas sudoriente de vilaĝo Zemplínske Hámre kaj super la lagoMara okulo. La montopinto estas kreita per roka andezita formo, kiu konsistas de du partoj:Granda snina ŝtono (998 m s. m.), kiu estas malpli alta kaj teritorie pli granda kaj Malgranda snina ŝtono (1005 m s. m.), kiu estas pli alta. Rokegoj estas turiste alireblaj per feraj ŝtuparoj. La monto ofertas belan rigardon. Oni povas vidi ĉi montaroj: Laborecká vrchovina, Nízke beskydy norde; okcidente Slánske vrchy kaj monto Vihorlat; Bukovské vrchy kaj Orientaj Karpatoj en Ukrainio oriente; kaj sude valo de Mara okulo kaj Orientslovaka ebenaĵo. Sur Granda ŝtono staras simpla kruco. Ĉirkaŭ rokaĵoj, ĉe iliaj montopiedoj troviĝas malprundaj ŝtonozaj deglitaĵaj grundo. Sur ĉi grundo kreskas kripligita arbaro sub la influo de grundo, vento, efrosto kaj neĝo. Pli malalte arbaro akiras normalan aspekton. Ĉefa arbo de ĝi estas fago. Sur la roka plataĵo de montopinto kreskas kripligitaj arboj. Ankaŭ ĉi tie kaj en flankaj fendoj kreskas raraj kaj preservitaj kreskaĵoj.