Fedkov (978 m s.m.) estas monto de vulkana montaro - Vihorlataj montoj , kiu kuŝas en orienta Slovakio ĉe slovak-ukrainia limo.
Priskribo
La monto kuŝas en ĉefa montoĉeno de la Vihorlata montaro, super vilaĝo Strihovce kaj super la lago Mara okulo . La montopinto estas arbaroza pro tio ne ofertas rigardon. Ĝi estas kovrita per fagaj kripligitaj praarbaroj.
Naturprotekto
La monto apartenas al Landprotektita areo Vihorlat . Fagaj praarbaroj de ĉi teritorio ankaŭ apartenas al protektita areo Vihorlat , kiu estis deklarita de UNESCO , kiel monda natura heredaĵo de homaro kune kun aliaj 9 slovakaj kaj ukrainiaj fagaj praarbaroj sub la komuna nomo de ensemblo - Karpataj fagaj praarbaroj . Ĉi areo enhavas suprajn partojn de ĉefa montoĉeno de la montaro iranta de Vihorlat (okcidente), Motrogon , Snina ŝtono , Nežabec ĝis Fedkov (oriente) kaj kun arbaroj en la valo ĉe Morské oko .
Aliro
La monto estas alirebla per turista markita piedvojo, kiu sude preterpasas la montopinton:
Aliaj viki projektoj
Vidu ankaŭ