Bubka superis la mondan rekordon 35 fojojn (17 fojojn la rekordon en malferma stadiono kaj 18 fojojn la rekordon en fermita halo) [2]. Li estis la unua stangosaltisto kiu pasis altecon de ses metroj[3]. Ĝis septembro 2020 li tenis la mondan rekordon en stangosalto en malferma stadiono - 6,14 m. Lia endoma rekordo staras je 6.15 metroj (la tria en lia klaso), kiun li tenis kiel monda rekordo de 1993 ĝis 2014[4].