Sankt Wendel [prononco "zankt Vendl"] - skribite ofte mallongigite St. Wendel - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la Distrikto Sankt Wendel de la federacia landoSarlando kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 25 583 loĝantojn sur areo de 113,53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 225 loĝantoj/km².
La urbo nomatas laŭ la kristana sanktulo Vendelino. Estas impona baziliko en la urbocentro sub ties patroneco.