Estante filo de libroeldonisto kaj -vendisto li senditis kiel 16 jaraĝulo al Wittenberg, la tiama centro de libropresado. Tie li unue servis por la renomita fakulo Barthel Vogel. Poste li ŝanĝis la laborpostenon kaj venis al la entrepreno de Conrad Rühel, kiu ankaŭ estis urbestro.
En la aĝo de 28 jaroj Selfisch ekestis memstara. Disde Wittenberg li faris libroservon por tuta Germanio, poste ankaŭ por multaj eŭropaj landoj (i.a. ĝis Islando kaj Turkio). La enspezitaĵojn li investis en la produktadon de libroj. En Belzig ekzemple li starigis por la filo Laurentius papermuelejon kaj aĉetis minejajn akciojn. En lia eldonejo aperis precipe teologiaĵoj, i.a. 17 diversaj eldonoj de la Biblio kaj 49 verkoj de Martin Luther. Siatempe li estis unu el la plej gravaj libroeldonistoj/-vendistoj de tuta Germanio.
Li akiris multajn terenojn kaj eksciis ke la komerca koncepto kun enspezakumuligo sole ne sufiĉus. Tiel li baldaŭ montris sin bonfara sociale donacante 1.500 guldenojn al Gotteskasten, karitata kaso por malriĉaj komunumanoj. Por la urbo Wittenberg li aĉetis novan tombejon kiu nomiĝas nuntempe Nördlicher Friedhof (Dresdener Straße). Krome li estis politikisto urba. Li estis Kämmerer (ĉambristo) en la jaroj 1569, 1572, 1575, 1578, 1581 kaj 1584; krome urbestro en 1585, 1588, 1591, 1594, 1597, 1600, 1603, 1606, 1609 kaj 1612 kaj adjunkto de la urbestro en 1586, 1589, 1590, 1592, 1595, 1598, 1601, 1604, 1607, 1610 kaj 1613.
Familio
Li estis la nepoto de Laurentius Seelfisch († 23. 2.1504 en Erfurt). En la 20.1.1557 li edziĝis al Maria Rühel († 1. 9.1580), en la ĉeesto de Paul Eber kaj Filipo Melanktono.
Post ŝia morto li edzinigis en la 25.11.1583 Magaretha Rubin († 30. 6.1594). Sume li havis 14 infanojn (7 filojn kaj 7 filinojn). Vivante li ankoraŭ vidis 77 nepojn kaj 14 pranepojn. Tra lia filino Christina estas genealogia rilato eĉ al la iama reĝino de Nederlando, Beatrix. Hodiaŭ estas memorigtabulo en Wittenberg survande de la domo Markt 3. De la infanoj estas konataj:
Heinrich Kühne und Heinz Motel: Berühmte Persönlichkeiten und ihre Verbindung zu Wittenberg. Druckhaus Göttinger Tageblatt GmbH & Co 1990, ISBN 3-924781-17-6
Fritz Roth: Restlose Auswertungen von Leichenpredigten und Personalschriften für genealogische und kulturhistorische Zwecke. 10 Bände, Boppard 1959–1980
Wittenberger Kirchenbücher
Gustav Stier: Die lateinischen Inschriften Wittenbergs. Herrose Verlag, Wittenberg 1860
Hans Konrad Leonhard: Samuel Selfisch: Ein deutscher Buchhändler am Ausgange des XVI. Jahrhunderts. Jäh & Schunke, 1902