Sándor Babos

Sándor Babos
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1919 (1919-05-24)
en Budapeŝto
Morto 24-an de decembro 1974 (1974-12-24) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, CC-482. fülke Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ludovica Military Academy (en) Traduki
Agrikultura Universitato (Gödöllő) (–1951) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo parazitologo
bestokuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Babos [ŝAndor baboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Babos Sándor estis hungara parazitologo, oficiro.

Sándor Babos[1] naskiĝis la 24-an de majo 1919 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de decembro 1974 en Budapeŝto.

Biografio

Sándor Babos finis militan akademion en sia naskiĝurbo en 1940 kiel leŭtenanto. Li apartenis al la armeo ĝis 1945, poste li akiris bestkuracistan diplomon en Agrikultura Universitato de Gödöllő en 1951. Lia plej grava instruisto estis Sándor Kotlán. Post la diplomo li laboris en instituto ĝis la emeritiĝo en 1974. En tiu longa periodo li okupiĝis pri tiuj parazitoj (ĉefe pri akaroj, iksodoj), kiuj faras malsanaj la bestojn. Li kandidatiĝis en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis establinto de la parazitologio en Nord-Vjetnamio. Li ricevis po unu hungaran kaj vjetnaman premiojn. Lia edzino naskis 2 gefilojn (1947, 1954).

Elektitaj kontribuoj

  • Kísérletek a házinyulak bélcoccidiosiának gyógyítására (kunaŭtoro, 1953)
  • Élősködő fonálférgek. – Nematoda parasitica (1958)
  • A magyarországi leporidák tüdőférgességéről (disertaĵo, 1961)
  • Die Zeckenfauna Mitteleuropas (1964)
  • Kullancsok. – Ixodidea (1965)

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.