Rödermark - prononco laŭ sistemo IFA [rˈøːdɜmaɾk] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Offenbach de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 28 834 loĝantojn sur areo de 29,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 961 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la distriktaro Darmstadt, la suda triono de Hesio, kaj situas sude de la rivero Majno kaj sude de Frankfurto ĉe Majno kaj Hanau.
Najbaraj komunumoj
Rödermark limas en la nordo al la urbo Dietzenbach, en la oriento al la urbo Rodgau, en la sudo al la komunumoj Eppertshausen kaj Messel (ambaŭ en la sude najbara distrikto Darmstadt-Dieburg), kaj en la okcidento al la urbo Dreieich.
Urbostrukturo
Rödermark konsistas el du grandaj urbopartoj Ober-Roden [oba RO:dn] kun 13 782 loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2023 kaj Urberach [URberaĥ] kun 12 323 loĝantoj, kaj el tri pli etaj partoj Waldacker [VALTaka] kun 3 067 loĝantoj, Messenhausen [mesnHAŬzn] kun 821 loĝantoj kaj Bulau [BU:laŭ] kun 82 loĝantoj.[1]
Partneraj urboj
Referencoj
Eksteraj ligiloj