Ron Carter (* 4-an de majo1937 en Ferndale, Miĉigano) estas usona ĵaz-basisto. Kun pli ol 2.500 albumoj li estas unu el la plej ofte produktitaj basistoj de la ĵazhistorio.
Vivo
Li komencis sian karieron ĉe Gil Evans (Out of the Cool, 1960). Ekde 1963 ĝis 1968 li estis membro de la kvinopo de Miles Davis kune kun Herbie Hancock, Wayne Shorter kaj Tony Williams. Carter ludis ankaŭ je soloprojektoj kun Hancock kaj Shorter same kiel en la posteula kvinopo V.S.O.P. fondita en la jaro 1977.
Plue li ludis kaj produktis kun Antônio Carlos Jobim, McCoy Tyner, Stanley Turrentine, Freddie Hubbard, Stan Getz, Coleman Hawkins, Joe Henderson, Horace Silver, Kenny Burrell, Milt Jackson, Billy Cobham kaj multaj aliaj gravaj ĵazmuzikistoj.
Ankaŭ kiel bandestro li sonregistris por pli ol 20 albumoj. Li ankaŭ aŭdeblas sur la influa albumo The Low End Theory de la hiphopa grupo A Tribe Called Quest. Carter validas kiel ideoriĉa improvizanto. Li ankaŭ lernis la violonĉelon, la elektran basgitaron kaj kunlaboris je la konstruado de malgranda baso.
Ron Carter instruas ĉe konservatorioEastman School of Music.
Andrew Hill - Grass Roots, Lift Every Voice, Passing Ships
Bobby Hutcherson - Components
Wes Montgomery - So Much Guitar (1961), Tequila, California Dreaming
Oliver Nelson - Sound Pieces
Miles Davis - Quiet Nights (1962), Four and More, My Funny Valentine, Live At the Plugged Nickel, Miles Smiles, E.S.P., Nefertiti, Miles In the Sky, Seven Steps To Heaven, The Sorcerer, Water Babies
Wayne Shorter - Speak No Evil (1964), The All Seeing Eye
McCoy Tyner - The Real McCoy, Expansions, Trident, Counterpoints, Supertrios, Extensions (1970)
Archie Shepp - The Way Ahead (1968)
Quincy Jones - Gula Matari (1970)
Freddie Hubbard - Red Clay (1970), Empyrean Isles, First Light
Donald Byrd - Electric Byrd (1970)
Roberta Flack - First Take (1970), Quiet Fire (1971), Killing Me Softly (1973)
Billy Cobham - Spectrum (1973)
Herbie Hancock, Wayne Shorter, Ron Carter, Tony Williams, Wallace Roney: A Tribute to Miles (1992)
Literaturo
Ian Carr k.a. Jazz Rough Guide Metzler, Stutgarto 1999; ISBN 3-476-01584-X
Leonard Feather, Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford University Press, Oksfordo ktp. 1999; ISBN 978-0-19-532000-8