Montareto Plzeňská pahorkatina plenigas grandan parton, nordoriente troviĝas Plzeňská kotlina (Plzena valkaldrono) kaj montaro Brdy ĉi tien tuŝas el Mezbohemia regiono. Plej alten atingas limmontaroj Ĉeĥa arbaro kaj parto de Šumava. En Šumava situas ankaŭ la plej alta punkto de Regiono Velká Mokrůvka (1370 m s. m.), malgraŭ ke temas pri eĉ ne la plej alta monto de Šumava (tio estas monto Granda Acero en Bavario), nek pri la plej alta ŝumava monto en la ĉeĥa flanko (tio estas monto Plechý en Sudbohemia regiono).
Plimulton de la regiono deakvigas rivero Berounka, kiu estiĝas en Plzeň per kunfluiĝo de riveroj Radbuza, Mže, Úhlava kaj Úslava. Parton de ĉirkaŭaĵo de urboj Klatovy kaj Sušice deakvigas rivero Otava. Ambaŭ riverregionoj apartenas al marregiono de Norda maro.
La plej grava ŝirmata teritorio estas Nacia parko Šumava, kies parto tuŝas en Regiono Plzeň. En la regiono estas ankaŭ pliaj ŝirmataj pejzaĝaj regionoj, naturparkoj kaj 162 etareaj ŝirmataj teritorioj.
Kvankam Regiono Plzeň laŭ areo estas la tria plej granda en Ĉeĥio, laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas nur la naŭa kaj la denseco de loĝigo estas la dua plej malalta en la lando (post Sudbohemia regiono). En la regiono estas malmultege da meze grandaj urboj. Al metropolaPlzeň ligiĝas malgrandaj vilaĝoj, 4/5 da areo de la regiono (kaj 30 % de la loĝantoj) kreas katastroj de vilaĝoj ĝis 2 000 loĝantoj.
Urbo Plzeň estis fondita laŭ ordono de ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a en la jaro 1295 sur kunfluejo de riveroj Radbuza, Mže, Úhlava kaj Úslava. De komence ĝi fariĝis grava komerccentro en signifa vojkruciĝo de vojoj al Nurenbergo kaj Regensburgo. Industrio komencis evolui meze de la 19-a jarcento. Nuntempe Plzeň estas kun siaj 167 miloj da loĝantoj la kvara plej granda urbo en Ĉeĥio. Sidejon ĉi tie havas Okcidentbohemia universitato kaj episkopejo.
Ekonomio
Regiono Plzeň apartenas inter mezproksime ekonomie evoluiĝintajn regionojn. Inter la plej signifajn industriajn fakojn reprezentatajn en Regiono Plzeň apartenas maŝinindustrio, nutraĵindustrio, industrio de konstrumaterialoj kaj ceramiko, produktado kaj distribuo de energioj, metalurgio. Kompanioj kun ĉeesto de eksterlanda kapitalo prezentas proksimume 3,4 % en suma kvanto de industriaj entreprenoj en la regiono, tiu ĉi valoro dufoje superas la tutrespublikan mezvaloron. La regiono apartenas enkadre de Ĉeĥio al la regionoj kun longtempe plej malalta mezuro de senlaboreco, kiu moviĝas ĉirkaŭ 7 %.
Trafiko
Tra la regiono kondukas grava aŭtostrado D5 el Prago ĝis Bavario. Urbo Plzeň estas grava voja kaj fervoja nodo.
Scienco kaj klereco
En Regiono Plzeň agadas du altlernejoj, Okcidentbohemia Universitato (7 fakultatoj) kaj Kuracista Fakultato de Universitato de Karolo en Prago. Ambaŭ altlernejoj havas altan kvaliton de instruado kaj pro direktigo de instruataj fakoj ili allogas studentojn ne nur el ĉirkaŭaĵo de Plzeň, sed ankaŭ el aliaj partoj de Ĉeĥio kaj el eksterlando.