Liaj detalaj kaj sistemaj esploroj de la Praskandinava lingvo laŭ sintakso kaj fonologio liveris la pruvon, ke ĝi parencas proksime al la ceteraj ĝermanaj lingvoj, sed ankaŭ al la slavaj kaj baltaj, krom al la latina kaj la greka. La germana lingvisto Jacob Grimm eksciis pri la verko skribita en la dana lingvo kaj jarojn poste formulis la "Leĝon de Grimm", ne indikante klare de kie li havis la ideon. Tial iuj lingvistoj nomas la leĝon ankaŭ laŭ Rask. Same pionira estis lia verko pri la zenda lingvo, per kiu li montris ke la lingvo de la parsioj estas proksima parenco al Sanskrito. Ankaŭ la ural-altajajn kaj kaŭkazajn lingvarojn detale traktis Rask antaŭ sia frua morto.
Lia tombo troviĝas en tombejo Assistens en la kopenhaga urboparto Nørrebro.
Projekto de internacia lingvo
En 1823 Rask projektis aposterioranplanlingvon, kiun li tamen neniam mem publikigis. Rimarkinda estas la moderna argumentado de Rask por planlingvo en tiel frua tempo - nur en la dua duono de la 19-a jarcento estiĝis ondo da planlingvaj projektoj [1]. Rask elpensis principojn por ideala internacia lingvo. Liaj principoj estas preskaŭ samaj al tiuj de L. L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kvankam, ĉar la verko de Rask ne estis publikigita, Zamenhof certe ne konis ĝin [2][3].
Verkoj
Undersøgelse om det gamle Nordiske eller Islandske Sprogs Oprindelse, Kopenhago 1818
Spansk Sproglære, 1824
Frisisk Sproglære, Kopenhago 1825
Dansk Retskrivingslære, Kopenhago 1826
Italiænsk Formlære, 1827
Den gamle Ægyptiske Tidsregning, Kopenhago 1827
Vejledning til Akra-Sproget på Kysten Ginea, 1828
Den ældste hebraiske Tidsregning indtil Moses, efter Kilderne på ny bearbejdet og forsynet med et Kårt over Paradis, Kopenhago 1828
A Grammar of the Danish language for the use of Englishmen, 1830
Ræsonneret lappisk Sproglære, 1832
Engelsk formlære, 1832
Referencoj
↑Rasmus Kristian Rask: Traktatu d’ un Linguaž universale = Abhandlung über eine allgemeine Sprache = Traktato pri ĝenerala lingvo). II-a parto el la postlasita manuskripto "Optegnelser til en Pasigraphie" (1823). El la postlasaĵo eldonita kaj komentita de Alicja Sakaguchi. Frankfurt/M., Berlin, Bern k.a.: Lang, 1996.
↑ Ejnar Hjorth, Rasmus Rask kaj la ideala lingvo, Esperanto (revuo), aprilo 2011, p 84.