Li naskiĝis en Ĉikago kiel Ralph Rexford Bellamy. En la aĝo de 15 li forlasis hejmon kaj fondis sian propran trupon de aktoroj.
Li komencis aperi sur la scenejo en 1927 kaj en 1931 faris sian unuan filmaperon en la filmo The Sixth Secret kun Clark Gable kaj Jean Harlow. En 1932 li aperis en la filmo Rebecca of Sunnybrook Farm en 1934 li aperis en la filmo Spitfire kaj en 1935 en la El Dorado.
En 1937 li aperis en la filmo The Awful Truth kune kun Clark Gable kaj Irene Dunne kaj estis nomumita por la Oskaro al la Plej bona Flanka Aktoro.
En 1940, li aperis en la filmo His Girl Friday kune kun Cary Grant kaj Irene Dunn. Li ludis en kvar filmoj la rolon de detektivo Ellery Quinn.
En 1960 li aperis en la filmo Sunrise at Campobello kiel prezidanto Roosevelt kune kun Greer Gerson kiu rolis kiel sia edzino. La teatraĵo priskribas la malfacilan tempon de Roosevelt kiam li kontraktis poliomjelito ĉe sia ferihejmo en Campobello, Kanado. Tiucele li multfoje vizitis rehabilitajn centrojn por paralizitaj pacientoj.