Régis Wargnier - naskiĝis la 18-an de aprilo 1948 (nun 1948-04-18) en Metz, do nun 76-jara - estas franca reĝisoro, produktoro kaj scenaristo de kinejaj filmoj. Lia filmo Indochine (1992) gajnis la Akademian Premion por Plej bona ne-anglalingva filmo en marto 1993. Post tio, lia filmo Une femme française ("Franca virino") de 1995 estis enigita en la 19-a Moskva Internacia Filmfestivalo kie li gajnis la Arĝentan Sanktan Georgon pro la reĝisorado. Interalie li plurfoje kunlaboris kun la filmomuzika komponisto Patrick Doyle.
Eksteraj ligiloj
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kino.
|