La limoj de la provinco Reĝurbo estas praktike tiuj de la iama provinco Manĉo, kiu havis kiel ĉefurbon la urbon de Almagro; kaj el kiu oni ne inkludis la distriktojn de Kamparo de Sankta Johano, Sierra Morena, kaj Montoj de Toledo.
Krome, la provinco estas dividebla laŭ distriktoj kaj subdistriktoj. La antikva distrikto de Manĉo ciudareala, enhavis la subdistriktojn de: Kamparo de Kalatrava (de la samnoma Ordeno de Kalatrava, Kalatravo aŭ Calatrava), en la centro; sudokcidente, la Valo de Alkudjo; kaj oriente, la Kamparo de Montiel. Aliaj subdistriktoj estis: nordokcidente, la Montoj (Ciudad Real); sudoriente, Sierra Morena; nordoriente, la subdistrikto de Kamparo de Sankta Johano, ĉar posedis ĝin la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo (kio nune estas konsiderata erare kiel parto de Manĉo tradicia).
Alimaniere dirate la provinco Reĝurbo estis posedaĵo de 3 militaj ordenoj, inter kiuj estis oftaj la kvereloj.
La ĉefa riverbaseno estas tiu de la rivero Gvadiano. Tiu rivero naskiĝas ĉe Ruidera, oriente de la provinco, kaj malaperis kaj reaparis ĉe Villarrubia de los Ojos (nune la rivero suferas draste akvoperdon kaj ne tiom fluas). Kelkaj el ties alfluantoj en la provinco estas Bullaque, Cigüela, Záncara kaj Jabalón.
La klimato de la provinco estas mediteraneakontinentigita, kun unu el la plej drastaj temperaturaj ŝanĝoj el la Iberia duoninsulo. Tio kaŭzas tre malvarmajn vintrojn kaj tre varmajn kaj sekajn somerojn.
La provinco troviĝas survoje de Toledo aŭ Madrido al Andaluzio, la ĉefa veturvojo de Hispanio dum preskaŭ ties tuta historio, kaj pro tio transporto neniam estis problemo en Reĝurbo. La aŭtoŝoseo A-4 trapasas el norde suden la provincon inter Puerto Lápice kaj Almuradiel survoje el Madrido al Andaluzio. La ĉefurbo, Puertollano kaj aliaj lokoj estas unuigitaj al tiu aŭtoŝoseo pere de las aŭtoŝoseoj A-43 kaj A-41.
La altrapida fervojo havas haltejojn en la lokoj de Reĝurbo kaj Puertollano.