Alcubillas estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoKamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 804 m; je 82 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo kaj je 11 km de Villanueva de los Infantes, ĉefurbo de la jurisdikcia teritorio. La areo de ties teritorio estas de 47.46 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°45′07″ N 3°08′05″ Ok.
Jabalón estas la ĉefa rivero de la komarko kaj unu el plej elstaraj de la maldekstra bordo de la Gvadiano. Tiu formiĝas ĉe Ojos de Montiel el 4 fontoj kiuj elfluas inter kalkaj terenoj, kaj post trapasi ĉe Alcubillas kuniĝas kun la rivero Oregón. Ĝi alfluas al Gvadiano ĉe Corral de Calatrava.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
La plej antikva referenco estas en mapoaraba de la jaro 747.
En 1213 ekposedas ĝin la Ordeno de Santiago. En 1274 Gonzalo Ruiz Girón donis privilegion al Montiel, per kiu oni donis al ĝi kaj Cózar kaj Alcubillas.
En 1539 sendependiĝis el alies kontroloj kaj ekhavante propran vilaĝestron.