Projekto RoMEo estas esperantista projekto kiu okupiĝas pri esperantigado de italaj komiksoj .
Naskiĝinta en la unuaj jaroj de 2000 kiel simpla projekto por traduko de bildstrioj de Rat-Man (RoMEo estas R at-M an en E speranto), ĝi baldaŭ ampleksiĝis, inkluzivante aliajn komiksojn.
Printitaj eldonoj
Rat-Man
Rat-Man , itala komikso de Leo Ortolani , estis esperantigita en 2007, kaj oficiale prezentita dum la internacia bildstria foiro "Lucca Comics & Games" en novembro 2007.
La teamo inkluzivis:
projektestro: Daniele Binaghi
tradukintoj: Cristina de Giorgi, Daniele Binaghi, Filippo Zanoner, Luisa Oberrauch Madella
kontrollegintoj: Cristina de Giorgi, LinguaForce, Miĥail Povorin, Mizro Iwaya
enpaĝiginto: Daniele Binaghi
helpantoj kaj konsilantoj: Andrea Plazzi, Anna Lowenstein , Brunetto Casini, Manuel Giorgini, Peter Baláž, Pier Luigi Cinquantini, Renato Corsetti
desegnisto de la originala rakonto: Andrea Rossetto
IEJ respondeculo: Michael Boris Mandirola
JEFO respondeculo: François Parchemin
Diabolik
Kovrilo de "La Reĝo de la Teroro"
Diabolik , itala komikso inventita de Angela kaj Luciana Giussani , estis esperantigita en 2009.
La teamo inkluzivis:
projektestro: Daniele Binaghi
tradukintoj: Daniele Binaghi, Filippo Zanoner
kontrollegintoj: Brunetto Casini , Mirella De Martini, LinguaForce, Miĥail Povorin
enpaĝiginto: Daniele Binaghi
helpantoj kaj konsilantoj: Lorenzo Altariva, Brunetto Casini, Mario Gomboli, Nicola Morandi
verkistoj de la rakonto: Alfredo Castelli, Angela Giussani
desegnisto de la rakonto: Giuseppe Palumbo
IEJ respondeculo: Michael Boris Mandirola
IEF respondeculo: Riccardo Natale Pinori
Lupo Alberto
Kovrilo de la revuo de IEF "L'esperanto", anoncanta la novan komikson
Lupo Alberto , itala komikso kreita de Silver , estis esperantigita en 2010.
La teamo inkluzivis:
projektestro: Daniele Binaghi
tradukintoj: Daniele Binaghi, Antonio C. Codazzi, Mirella De Martini, Francesca Lomello, Filippo Zanoner
kontrollegintoj: Brunetto Casini, Cristina De Giorgi, Manuel Giorgini, Miĥail Povorin, Russ Williams
enpaĝiginto: Daniele Binaghi
desegnisto de la originala bildo: Andrea "Grillo" Grillenzoni
IEJ respondeculo: Michael Boris Mandirola
CET respondeculo: Simone Barbero
PDFaj eldonoj
Projekto RoMEo, en 2010, komencis eldoni ankaŭ komiksojn en PDF-a formo, elŝuteblaj el sia retejo.
Lasta lekcio en Gotingeno
Kovrilo de "Lasta lekcio en Gotingeno", de Davide Osenda
Lasta lekcio en Gotingeno , itala bildrakonto de Davide Osenda , estis esperantigita en 2010.
La teamo inkluzivis: