Michael Boris Mandirola (naskiĝis la 10-an de februaro 1988 (nun 1988-02-10)) estas itala esperantisto. Li elektiĝis kiel membro de la estraro de TEJO en la oficperiodo 2011 ĝis 2013 en la posteno de estrarano pri eksteraj rilatoj. Krome li aktivas en IEJ, la landa sekcio de TEJO en Italio. Li loĝas en Tuluzo, Francio kaj estas profesie komputil-inĝeniero. Laŭ propraj informoj li ĝenerale en la movado interesiĝas pri organizado de renkontiĝoj, eksteraj rilatoj, instruado de Esperanto, informado en lernejoj aŭ aliaj junularaj situacioj.
Dum la 71-a IJK en Wiesbaden li estis elektita kiel prezidanto de TEJO. Li ekde la 100-a UK en Francio agadas por jure sendependa TEJO[1].
Referencoj
- ↑ “Ni bezonas jure sendependan TEJO-n”, Michael Boris Mandirola, en Esperanto, feb. 2016, p. 29
Eksteraj ligiloj