Projekto HOPE
Projekto HOPE (angle Health Opportunities for People Everywhere; Sanaj Ŝancoj por Homoj Ĉie) estas internacia tutmonda neregistara organizaĵo en la kampo de sano kaj humanitara helpo. Projekto HOPE laboras en kvin ĉefaj areoj: naturaj katastrofoj kaj sankrizoj; infektaj malsanoj; ne-infektaj malsanoj; patrina, novnaskita kaj infana sano kaj sanpolitiko. [1] Ĝi estis fondita en Usono en 1958. La ĉefsidejo de la organizaĵo estas en Vaŝingtono. Ekde 2019, la organizaĵon gvidas prezidanto kaj ĉefoficisto Rabih Torbay. [2] Projekto HOPE helpas diversajn evolulandojn ekstermi infektajn malsanojn kiel HIV/aidoso kaj tuberkulozo. [3] Ili ankaŭ helpas eduki gepatrojn pri kiel preventi kaj trakti malsanojn ĉe siaj infanoj kaj si mem, kaj trejni sanlaboristojn. Projekto HOPE ankaŭ starigas sanbankojn, kiuj provizas malgrandajn monpruntojn al virinoj, por ke ili povu plibonigi sian sanon kaj la sanon de siaj familioj. Referencoj
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj |