La preĝejo de Aleksandro Nevskijj (ruse Александро-Невская церковь; plena nomo: ruse церковь во имя Святого Благоверного Великого Князя Александра Невского) estis la hejma preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en la Aleksandra Reala Lernejo (Tjumeno, Rusio). Ĝi malfermiĝis en 1879 kaj estis likvidita post la fermo de la lernejo en 1919.
Historio
La preĝejo estis kreita danke al monoferoj de tjumena negocisto de la 1-a rango Prokopij Ivanoviĉ Podarujev, ricevinta la 17-an de majo 1879 permeson de episkopo Efrem[1].
La preĝejo estis destinita por kontentigi religiajn bezonojn de la ortodoksaj lernantoj kaj personaro de la Aleksandra Reala Lernejo. La preĝejo havis altaron de Aleksandro Nevskij kaj troviĝis en la lernejo. La kermeso okazis la 30-an de aŭgusto en la memortago de tiu ĉi sanktulo. Sur la lerneja tegmento troviĝis kruco. Kiel pastro servis kleriko, instruinta Dian leĝon[1]. La preĝejo malfermiĝis samtempe kun la lernejo en 1879 kaj estis fermita post la malfondo de la lernejo en 1919[2].
Vidu ankaŭ
Referencoj