Preĝejo Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbomezo de Fehérgyarmat.
Historio
La unua mencio pri kirko de Fehérgyarmat okazis en 1334. En la 1550-aj jaroj la kalvinanoj akiris la preĝejon, en 1673 la katolikoj reakiris, post 50 jaroj denove perdis ĝin. En 1740 la katolikoj konstruis malgrandan kapelon, sed post 9 jaroj ĝi cindriĝis. En 1750 Fehérgyarmat estis levita al paroĥo. La pastro aranĝis mesojn en loĝejo, sed ankaŭ tio cindriĝis en 1765. La katolikoj denove konstruis preĝejeton en 1771, La hodiaŭa romkatolika kirko konstruiĝis en la 1810-aj jaroj. La nova preĝejo travivis incendiojn en 1872, 1895, 1900, 1908, lastfoje en 1911. Ankaŭ en 1908 sismo okazis. La plej granda renoviĝo okazis ĉirkaŭ 1900. Intertempe la orgeno alvenis en 1899. La lasta renoviĝo okazis en 2008.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola, sed apude situas krucifikso kaj skulptaĵo pri Johano Nepomuko (1810). La turo altiĝas en mezo de la fasado. La absido estas rektangula kaj iomete pli mallarĝa, ol la navo. La ĉefaltaro estis farita en 1816, ties bildo prezentas 2 apostolojn Sanktan Petron kaj Sanktan Paŭlon. La internaj skulptaĵoj estas Sankta Antonio, Sankta Maria, Koro de Jesuo, Johano Nepomuko.
Kermeso okazas en la 29-an de junio.
Fontoj
-
Navo
-
Enirejo
-
Absido
-
Turo
-
Krucifikso
-
La interno