La gotika preĝejo konstruiĝis en la 13-a jarcento. Dum festotago de Sankta Nikolao la suno radiis ĝuste la ĉefaltaron. Dokumento menciis la preĝejon unuafoje en 1475. Precipe dum dominado de turkoj ankaŭ kalvinanoj uzis la preĝejon, kiu ne iĝis moskeo. En 1647franciskanoj alvenis kaj transprenis la taskojn. Kelkfoje la preĝejo pligrandiĝis, ekzemple la navo, sanktejo kaj flankoaltaro omaĝe al Sankta Anna. En 1678 pro incendio la ligna turo cindriĝis, tial oni konstruis ŝtonan turon. En la 1770-aj jaroj la preĝejo grandparte barokiĝis. Ekde 1974 en la korto mezepokaj ruinoj estas videblaj. La bildoj pretiĝis nur en la 20-a jarcento.