Porte d'Italie [pɔʁt d‿itali] estas stacio de la linio 7 de la Metroo de Parizo (sur la flava branĉo al Mairie d'Ivry), en la 13-a arondismento de Parizo.
La stacio
La stacio estis inaŭgurita la 7-an de marto 1930, en plilongigo al linio 10 en direkto al Porte de Choisy. La 26-an de aprilo 1931, la stacio estis transigita al linio 7.
Porte d'Italie estis unu el la fortikigitaj pordoj de la muro de Thiers. La stacio situas sub Bulvardo Masséna, oriente de vojkruciĝo de Porte d'Italie. Ĝi estas iomete kurba.
Alirejoj
- Skvaro Hélène Boucher: du ŝtuparoj sur Bulvardo Masséna, antaŭ la skvaro
- Bulvardo Masséna: du ŝtuparoj en n-ro 166, Bulvardo Masséna kaj ĉe angulo de Avenue d'Italie
- Avenue d'Italie: ŝtuparo en n-ro 190, Avenue d'Italie
- Strato Fernand Widal: nur eliro el kajo en direkto al Mairie d'Ivry, ŝtuparo kaj rulŝtuparo ĉe angulo de Strato Fernand Widal
Interkonektoj
Proksime
- Porte d'Italie estas enirpordo al la ĉina kvartalo de Parizo, en la 13-a arondismento.
Bibliografio
- Pierre Miquel, Petite Histoire des Stations de Métro, éditions Albin Michel (1993)
Vidu ankaŭ
Metrostacioj M07 |
---|
|
- M01
- M02
- M03
- M03bis
- M04
- M05
- M06
- M07
- M07bis
- M08
- M09
- M10
- M11
- M12
- M13
- M14
- FUN
- (eksa 14)
|
|
|
|
|