La Piramido de la Divenulo aŭ Divenisto, en hispana Pirámide del adivino, del hechicero (sorĉisto), del enano (nano) aŭ de la granda Ĉilan',[1] estas verko de arkitekturo de Majaoj, de 35 m de alto en la komplekso Uŝmalo, en la zono Puuc de la subŝtato Jukatanio (Meksiko).
Laŭ legendo, tiu strukturo estis konstruita en nur unu nokto fare de nano, naskiĝinta el ovo. Tiu kapablis diveni la estontecon, pro kio li estis konata kiel la Divenulo.[2] Iam la nano trovis tunkul (ligana perkut-instrumento) kaj ekludis ĝin. Laŭ profeteco, kiam iu ludu tiun instrumenton kaj ties sono atingu la tutan regionon, tiu iĝos reĝo.
Tiu konstruaĵo estas la nura konata kun ovalforma bazo ĉe majaoj, kaj estas la rezulto de kvin ampleksigoj apartenantaj al diversaj etapoj kaj ornamaj stiloj, inter kiuj estas Peten, Usumacinta, Rivero Ĉenes kaj Puuk.[3] La ovalforma etaĝaro kovras la tri unuajn originajn nivelojn, el kiuj la kvara kaj kvina niveloj estas laŭ la kutima prisma formo. En la supra parto de la piramido estas templo kun ornamaj elementoj. Tiu, 35 m alta, kun bazo de 53,5 m en la plej granda flanko, estas konstruita entute el ŝtono.