Tikal (fakte Mutal) estas antikva urbo de la Majaoj en la pluvarbaro de El Petén (norda Gvatemalo). Ĝi estis unu el la ĉefaj urboj de la klasika majaa erao (3-a ĝis 9-a jarcento). La unuaj konstruaĵoj estas el la 7-a jarcento a.K.. Dum la 2-a jarcento komencis la vera urba evoluo kun la konstruado de temploj, steleoj kaj palacoj. La kulmnio okazas dum la 5-a jarcento kiam potenca dinastio submetas la apudajn urboŝtatojn. La granda malamiko estis la 100 km fora Calakmul. Dum la 6-a kaj 7-a jarcento perdiĝis la potenco de Tikal, konstruado ĉesis.
Literaturo
Nikolai Grube: „Lady Ti“ und die Liebe. Die „Frau von Tikal“ genannte Herrscherin gibt der Forschung Rätsel auf... en: Abenteuer Archäologie. Spektrum der Wissenschaft Verlagsgesellschaft, Heidelberg2005,1. ISSN 1612-9954