Petare estis fondita en 1621 fare de hispanoj sub la nomo de San Jose de Guanarito, sed pli frue vivis tie indianoj. La hispanoj tuj konstruis preĝejon kaj franciskanan monaĥejon. En la fekunda valo oni okupiĝis pri kafoj, kakaoj, maizoj kaj sukerkanoj; la lasta estis procesita en la proksimaj mueliloj. La socia strukturo konsistis el kvar segmentoj: sklavoj (nigruloj kaj indianoj), ordinaraj homoj (kamparanoj, kaj metiistoj), komercistoj kaj la bienuloj. Tertremo de 1812 kaŭzis formigradon de kamparanoj, tial la agrikulturo kolapsis. En 1821municipo estis kreita. En 1863 Petare iĝis ĉefurbo de distrikto, en 1872 ĉefurbo de suverena ŝtato. En la malfrua 19-a jarcento estis 115 kafo-farmoj, 15 mueliloj kaj multaj aliaj kampoj de maizoj kaj faboj, krome oni okupiĝis pri bredado de brutaro, kokoj kaj porkoj. En 1882 ekfunkciis la telefono al Karakaso, post 5 jaroj Petare ricevis elektron.
Petare havas tropikan klimaton. Jare pluvas preskaŭ 1000 mm. Precipe inter junio-oktobro pluvas, sed la ceteraj monatoj ne estas sekaj. La temperaturo estas stabile ĉirkaŭ 25 °C.