La Orienta pigonajtingalo aŭ Orienta ŝamao, Copsychus saularis, estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj genro Copsychus kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu genro plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj. Tiu estas distinge kaj tipe blankanigra birdo kun longa vosto kiu estas levata dum manĝado surgrunde aŭ ripozas videble. Distribuita en multaj partoj de tropika Suda kaj Sudorienta Azio, ili estas komunaj birdoj en urbaj ĝardenoj kaj arbaroj. Ili estas tre konata pro sia kanto kaj estis iam popularaj kiel kaĝobirdoj.
Aspekto
Tiu specio estas 19 cm longa, inklude la longan voston kiu estas kutime levata supren rekte. Ĝi estas simila en formo al la pli malgranda Eŭropa ruĝgorĝulo, sed ĝi estas pli longvosta. La masklo havas nigrajn suprajn partojn, kapon kaj gorĝon aparte blanka ŝultromakulo. La subaj partoj kaj flankoj de la longa vosto estas blankaj. Inoj estas grizecnigraj supre kaj grizecblankaj sube. Junuloj havas skvamecajn brunajn suprajn partojn kaj kapon.
La nomiga raso troviĝas en la Hindia Subkontinento kaj la inoj de tiu raso estas la plej palaj. La inoj de la andamana raso andamanensis estas pli malhelaj kaj la birdoj havas pli fortikajn bekojn kaj pli mallongajn vostojn. La srilanka raso ceylonensis kaj sudaj individuoj de la nomiga raso havas inojn preskaŭ identaj al maskloj en formo. La orientaj populacioj (Butano kaj Bangladeŝo) havas pli da nigro en vosto kaj estis iam nomitaj erimelas.[1] La populacioj de Birmo kaj iom pli sude estas nomitaj kiel raso musicus.[2] Nombro de aliaj rasoj estis nomitaj en la teritorio nome prosthopellus (Hongkongo), nesiotes, zacnecus, nesiarchus, masculus, pagiensis, javensis, problematicus, amoenus, adamsi, pluto, deuteronymus kaj mindanensis.[3] Tamen multaj el tiuj ne estas bone markitaj kaj la statuso de kelkaj estas pridisputata.[4]
Tiu specio videblas ĉefe proksime de la grundo, saltetante inter branĉoj aŭ manĝante inter la foliaro de la grundo havante levitan voston. Maskloj kantas laŭte el arbopintoj aŭ aliaj ripozejoj dum la reprodukta sezono.[1]
La Orienta pigonajtingalo troviĝas en malferma arbaro, terkultivejoj ofte ĉe homaj setlejoj.
Etimologio
La nomo dhyal aŭ dhayal estis konfuziga. Ĝi estis unuafoje uzata de Eleazar Albin en 1737 (Supl. N. H. Birds, i. p. 17, pls. xvii. xviii.), kaj Levaillant (Ois. d'Afr. iii. p. 50) pensis, ke ĝi aluda al suna dial kaj nomis ĝin Cadran. Thomas C. Jerdon verkis (B. India, ii. p. 1l6) ke Linnaeus, pensinte ke ĝi havas ian konekton kun sunosfero, nomis ĝin solaris, kaj pro lapsus pennae (eraro de skribilo), saularis. Tio estis malĝusta, ĉar estis la hindia vorto saulari kio estis latinigita al saularis. Maskla birdo estis sendita kun tiu hindia nomo el Madras de la kirurgokuracisto Edward Buckley al James Petiver, kiu unuafoje priskribis la specion (Ray, Synops. Meth. Avium, p. 197).[6][7]
Kutimaro kaj ekologio
Orientaj pigonajtingaloj reproduktiĝas ĉefe el marto al julio en Barato kaj el januaro al junio en Sudorienta Azio, nestumante en arbotruoj aŭ niĉoj en muroj aŭ konstruaĵoj. La ino respondecas pri plejparto de la nestokonstruado kio okazas ĉirkaŭ unu semajnon antaŭ la ovodemetado. La ino demetas 4 aŭ 5 ovojn laŭ intertempoj de 24 horoj; tiuj estas ovoformaj kaj kutime palbluaj aŭ verdaj kun brunecaj makuletoj. Nur la ino kovas la ovojn dum 8 al 14 tagoj.[8] La nestoj havas karakteran odoron.[9]
Inoj penas pli por manĝigado de idoj ol maskloj, kiuj tamen estas tre agresemaj en la reprodukta sezono kaj defendas sian teritorion.[10] kaj respondas la kanton de entruduloj kaj eĉ siajn respegulaĵojn.[11] Maskloj pasas pli da tempo en nestodefendado.[12] Studoj de la birdokanto montras dialektojn[13] kaj najbaroj varias siajn kantojn. La alvokoj de multaj aliaj specioj povas esti imitataj kiel parto de ties kanto.[14] Tio povas indiki, ke la birdoj disiĝas kaj ne estas filopatriaj.[15] Ŝajne ili uzas elementojn de la alvokoj de aliaj birdoj en siaj propraj kantoj.[16] Inoj povas kanti mallonge se masklo ĉeestas.[17] Krom la kanto, ili uzas serion de birdovoĉoj inklude alvokojn pri teritorio, emerĝo kaj ripozado, minaco, submetado, peto kaj doloro.[18] La tipa ĝeniga alvoko estas akra prifajfado krŝŝŝ.[1][19]
La manĝo de la Orienta pigonajtingalo konsistas ĉefe el insektoj kaj aliaj senvertebruloj. Oni scias, ke eventuale ili manĝas ankaŭ gekojn,[20][21] leeches,[22] centipedes[23] kaj eĉ fiŝojn.[24]
Ili estas ofte aktivaj malfrue krepuske.[1] Ili foje baniĝas en pluvakvo kolektita en la folioj de arbo.[25]
Statuso
Tiu specio estas konsiderata kiel "malplej zorgiga" ĝenerale sed en kelkaj areoj la specio malpliiĝas.
En Singapuro kaj Hongkongo ili estis komunaj en la 1920-aj jaroj, sed malpliiĝis en la 1970-aj jaroj, supozeble pro konkurenco kun enmetita Akridotero,[26] Ankaŭ ĉasado por kaĝobirda komerco kaj ŝanĝoj de habitato afektis ilin kaj estas nun surloke protektitaj de leĝoj.[27]
Tiu specio havas malmultajn birdajn predantojn. Oni informis pri kelkaj patogenoj kaj parazitoj. Oni izoligis kelkajn parazitojn de la specio pri birdomalario[28] dum oni notis infekciojn pro H4N3[29] kaj H5N1 en kelkaj kazoj.[30] Oni priskribis ankaŭ parazitajn nematodojn de la okulo[31].
Ĉe kulturo
La Orienta pigonajtingalo estis iam amplekse havita hejme kiel kaĝobirdo pro sia kantoscipovo kaj por luktado en Barato.[32] Ankoraŭ estas maskotokomerco en partoj de Sudorienta Azio.
La Orienta pigonajtingalo estas la Nacia Birdo de Bangladeŝo, kie ĝi estas komuna kaj konata kiel populara simbolo, ĉar aperas en monbiletoj kaj monumento en la urbo de Dako estas nomita Dojela Placo, ĉar Dojelo estas la loka nomo de la specio.
Referencoj
↑ 1,01,11,21,31,4Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions, p. 395.
↑Newton, Alfred. (1893-1896) A Dictionary of Birds. Adam & Charles Black, London, p. 133.
↑Pillai,NG (1956). “Incubation period and 'mortality rate' in a brood of the Magpie-Robin [Copsychus saularis (Linn.)]”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.54 (1), p. 182–183.
↑Narayanan E. (1984). “Behavioural response of a male Magpie-Robin (Copsychus saularis Sclater) to its own song”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.81 (1), p. 199–200.
↑Cholmondeley,EC (1906). “Note on the Magpie Robin (Copsychus saularis)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.17 (1), p. 247.
↑Sethi, Vinaya Kumar & Dinesh Bhatt (2007) Provisioning of young by the Oriental Magpie-robin. The Wilson Journal of Ornithology 119(3):356–360
↑Law,SC (1922). “Is the Dhayal Copsychus saularis a mimic?”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.28 (4), p. 1133.
↑Kumar, Anil & Dinesh Bhatt () Characteristics and significance of song in female Oriental Magpie-Robin, Copysychus saularis. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 99(1):54-58
↑Bonnell,B (1934). “Notes on the habits of the Magpie Robin Copsychus saularis saularis Linn.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.37 (3), p. 729–730.
↑Sumithran,Stephen (1982). “Magpie-Robin feeding on geckos”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.79 (3), p. 671.
↑Saxena, Rajiv (1998). “Geckos as food of Magpie Robin”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.95 (2), p. 347.
↑Karthikeyan,S (1992). “Magpie Robin preying on a leech”, Newsl. for Birdwatchers32 (3&4), p. 10.
↑Kalita,Simanta Kumar (2000). “Competition for food between a Garden Lizard Calotes versicolor (Daudin) and a Magpie Robin Copsychus saularis Linn.”, 97 (3), p. 431.
↑Sharma, Satish Kumar (1996). “Attempts of female Magpie Robin to catch a fish”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.93 (3), p. 586.
↑Donahue,Julian P (1962). “The unusual bath of a Lorikeet [Loriculus vernalis (Sparrman)] and a Magpie-Robin [Copsychus saularis (Linn.)]”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.59 (2), p. 654.
↑Huong SL & Sodhi NS (1997). “Status of the Oriental Magpie Robin Copsychus saularis in Singapore”, Malay Nat. J.50, p. 347–354.
↑Yap, Charlotte A. M. and Navjot S. Sodhi (2004). “Southeast Asian invasive birds: ecology, impact and management”, Ornithological Science3, p. 57–67. doi:10.2326/osj.3.57.
↑Ogaki, M. (1949). “Bird Malaria Parasites Found in Malay Peninsula.”, Am. J. Trop. Med.29 (4), p. 459–462.
↑Dennis J. Alexander. (1992) Avian Influenza in the Eastern Hemisphere 1986-1992. Avian Diseases 47. Special Issue.. Third International Symposium on Avian Influenza. 1992 Proceedings., p. 7–19.
Mehrotra, P. N. 1982. Morphophysiology of the cloacal protuberance in the male Copsychus saularis (L.) (Aves, Passeriformes). Science and Culture 48:244–246.