Oranta monaĥejo de Sankta Fonto

Oranta monaĥejo de Sankta Fonto
ruse Свято-Ключевский Знаменский монастырь
Loko
Ŝtato Rusia imperio Rusia imperio
Municipo Semipalatinska distrikto
Geografia situo 50° 30′ 51″ N, 80° 4′ 21″ O (mapo)50.51416666666780.0725Koordinatoj: 50° 30′ 51″ N, 80° 4′ 21″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Omska eparĥio
Uzado virina monaĥejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 1902
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
vdr

La Oranta monaĥejo de Sankta Fonto (ruse Свято-Ключевский Знаменский монастырь) estis la virina monaĥejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, situinta apud la Sankta Fonto, 6 km nord-okcidente de la urbo Semej (Abaja provinco, Kazaĥio). Ĝi estis fondita en 1902 sur loko kie estis retrovita la miraklofara Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino. Ĝi estis fermita en 1921.

Estiĝo kaj funkciado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino.

La monaĥejo aperis sur loko, kie estis retrovita la miraklofara Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino, alportita al tiu ĉi regiono en 1720. Tiujare general-majoro Ivan Liĥarev vojaĝis kun sia taĉmento laŭ Irtiŝo de Tobolsko al lago Zajsan kaj plu por establi la Ust-Kamenogorskan fortikaĵon. Laŭvoje li haltis apud vilaĝo Abalako por diservi antaŭ la Abalaka ikono de Dipatrino, kies kopio estis alportita surŝipen por akompani lin[1]. Laŭ legendo, dum la adiaŭa diservo okazinta jam sur la ŝipoj, kiam oni ekkantis pri Dipatrino, la ŝipoj mem malankriĝis kaj eknavigaciis, kion oni konsideris la unua miraklo fare de tiu ĉi ikono. Post atingi la Semipalatinskan fortikaĵon, konstruitan antaŭ du jaroj, la ŝipo sur kiu troviĝis la ikono, subite haltis kaj ne eblis ekmovi ĝin. Konsiderante tion la dua miraklo, Liĥarev ordonis forporti la ikonon al la preĝejo de Antonio kaj Teodozio de Kievo en la fortikaĵo. Post tio la ŝipo eknavigaciis senprobleme[2].

En 1740 la ikono malaperis kaj estis trovita 1,5 km for de la fortikaĵo — ĝi staris apud monta fonto kaj antaŭ ĝi brulis kandelo. La ikono estis revenigita al la preĝejo kaj la fonto eknomiĝis la Sankta Fonto. Eklezia historiisto Aleksandr Sulockij mencias ke la fonto troviĝis 100 saĵenojn (213,36 m) for de Irtiŝo kaj 80 saĵenojn (170,69 m) for de granda vojo kaj fluis rapide al ravino[3].

Laŭ legendo, registrita de la pastro Dimitrij Aleksinskij, la ikonon trovis tataro[4], ekvojaĝinta al arbaro por kolekti brullignon, sed perdinta la vojon kaj jam malvarmiĝanta. Li petis la dion savi lin kaj subite ekvidis fajreton, direktiĝis al ĝi kaj tiel trovis la ikonon, kiu staris apud poplo, de sub kies radikoj fluis la fonto kaj apude brulis kandelo. Rekoninte la lokon, la tataro revenis al la urbo, trovis pastron kaj rakontis ĉion. La pastro revenis akompane de kelkaj kozakoj kaj la tataro, sed nek li, nek la kozakoj sukcesis forpreni ĝin de sur la poplo, ĉar flamo de la kandelo estis brulvundanta iliajn manojn. Nur la tataro, laŭ peto de la sacerdoto, post preĝi kaj lavi la manojn en la fonto, sukcesis fari tion. La ikono revenis al la preĝejo, la fonto ricevis statuson de la sankta[2].

En la 1840-aj komenciĝis prikonstruado de la areo ĉirkaŭ la fonto por komfortigi la pilgrimantojn kaj beligi ĝin. En 1855 militisto Sviderskij, resaniĝinta post daŭra okulmalsano danke al akvo de la Sankta Fonto, konstruigis ŝedon sub kiu estis starigitaj ikonoj, inkluzive kopion de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino. Tion permesis ĉefepiskopo de Tobolsko Georgij, vizitinta Semipalatinskon en 1846. Samloke troviĝis kajero, en kiu oni registris atestojn pri miraklaj resaniĝoj. En la 1870-aj okazis granda incendio, detruinta la ŝedon, la kajeron kaj la ikonojn[5].

En 1870 episkopo de Tomsko kaj Semipalatinsko Platon permesis al semipalatinska negocisto kaj mecenato Fjodor Petroviĉ Pleŝĉejev aranĝi apud la Sankta Fonto etan brikan kapelon kun altaro (laŭ alia versio tio estis preĝejo)[6]. Post ĝia malfermo aperis ebleco fari tie somere liturgion. En 1885 la forbrulinta ŝedo estis anstataŭigita de ligna kapelo, konstruigita de pavlodara negocisto Artemij Ivanovoĉ Derov, ĉar sabloza bordo konstante moviĝis kaj en la brika kapelo aperis fendoj. En 1900 la brika preĝejo estis malmuntita, ĝin anstataŭis tiu ligna[6]. Samtempe estis konstruitaj lignaj someraj loĝejoj por pilgrimantoj kaj gardistejo[5].

En 1902 la Misiista Oranta virina komunumo (ruse Миссионерская Знаменская женская община) transloĝiĝis al la Sankta Fonto. Ĝi estis establita en Transrivereja kvartalo (ruse Заречная слобода), maldekstraborda parto de Semej, ankaŭ nomata Alaŝ) kaj sidis apud la Centra oficejo de la Kirgiza Spirita Misio (ruse Центральный стан Киргизской Духовной миссии), kie funkciis vira monaĥejo, trans la strato, ĉe nord-okcidenta flanko, en blanka dometo ĉirkaŭita de argila barilo. La komunumon gvidis monaĥino Sidonija[6].

La 28-an de februaro 1912 la Sankta Sinodo informis la Senaton, ke ĝi decidis transformi la Misiistan Orantan virinan komunumon je la Oranta monaĥejo de la Sankta Fonto (ruse Свято-Ключевский Знаменский монастырь). Ĝi sekvis regulon de la cenobito, do nuligon de privataj posedoj kiuj iĝis kunposedaĵo de la monaĥa komunumo. Tiutempe en la monaĥejo estis pli ol 80 monaĥinoj kaj novicoj. Ĉe la monaĥejo funkciis azilo por knabinoj; ili lernis tie abocon, hejmajn laborojn kaj post atingi 19 jarojn rajtis monaĥiniĝi aŭ forlasi la monaĥejon. Akceptitaj estis knabinoj de ĉiuj etnoj, post atingi 14 jarojn ili mem rajtis elekti religion. La monaĥinoj okupiĝis pri terkultivado, faris farunon, kudris litaĵojn kaj tolaĵojn, pastrajn vestojn, fortikigis la bordon de Irtiŝo[5]. Ilin helpis du pastroj kaj asistanto Ananij Kornejev, kies posteulo ankoraŭ en 2023 loĝis apude[6].

Fermo

Laŭ legendo, nelonge antaŭ la fermo de la monaĥejo en 1921, nokte deĵorinta monaĥino ekvidis fortan lumon en la Oranta preĝejo, supozis ke tion kaŭzis incendio kaj vokinte la monaĥejestrinon igumeninon Jekaterina (Ivanjuk) enkuris la preĝejon. Ili ekvidis ke neniu incendio okazis kaj ke la lumo devenis de la adorata kopio de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino. La igumenino traktis tion kiel signon de baldaŭa likvido de la monaĥejo[2].

La 27-an de februaro 1921 aŭtoritatoj decidis fermi la monaĥejon kaj transdoni ĝian preĝejon al ortodoksa komunumo dum la aliajn konstruaĵojn kaj posedaĵojn ricevu urba mastrumejo[6]. En marto la monaĥejo estis fermita, la Oranta preĝejo kun ĉiuj posedaĵoj estis transdonita al ortodoksa komunumo de vilaĝo Malnov-Semipalatinskij (ruse Старо-Семипалатинский, Staro-Semipalatinskij), situinta surloke de la origina fortikaĵo[5]. Ĝi estis malmuntita kaj transportita kiel aro da traboj, kiuj kuŝis iun tempon en la vilaĝo kaj poste estis bruligitaj[6]

La sorto de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino estas nekonata, ĝi malaperis. Restis nur la adorata kopio el la monaĥeja Oranta preĝejo — ĝi estis transdonita al la Resurekta katedralo, kiu restis la sola funkcianta preĝejo en la urbo. En novembro 1937 ankaŭ ĝi estis fermita. En 1944 la katedralo estis redonita al la ortodoksa komunumo kaj la 16-an de aprilo 1944 oni komencis ĝian rekonstruon. Ĝi estis grave damaĝita, sed en registro de ĝiaj posedaĵoj estas menciata la monaĥeja ikono. La 24-an de aprilo 1949 la katedralo ekfunkciis denove, regule okazis diservoj. Kernon de la komunumo konsistigis monaĥinoj de la fermita Oranta monaĥejo de la Sankta Fonto, do daŭris ties tradicioj, inkluzive de preĝado omaĝe al la Abalaka ikono de Dipatrino kaj pilgrimado al la Sankta Fonto, kies akvo estis konsiderata sankta, do resaniga[2]. La aŭtoritatoj jen superŝutis la fonton per tero, jen alinomis ĝin je Ruĝa Fonto (ruse Красный источник), tamen la pilgrimantoj plu venis[5].

La igumenino Jekaterina Jakovlevna Ivanjuk (naskiĝinta en 1867 en vilaĝo Dorotika, Belska distrikto, Grodna gubernio, la Rusia imperio) estis arestita la 31-an de marto 1940 en Semipalatinsko, kondamnita la 30-an de decembro al 5 jaroj da ekzilo pro "kontraŭsovetia propagando" (artikolo 58-10) kaj rehabilitita la 15-an de junio 1990[7].

Renaskiĝo

En 1994 al la Rusa Ortodoksa Eklezio estis redonita sidejo de la Kirgiza Spirita Misio. En 1997 en ĝi eksidis la Oranta virina monaĥejo de Petro kaj Paŭlo (ruse Знаменский Петро-Павловский женский монастырь). En 2003 oni komencis ordigi la areon ĉirkaŭ la Sankta Fonto: rubaĵoj kaj sovaĝaj kreskaĵoj estis forigitaj, aperis ŝtuparo, akvujo kaj kapelo-ŝedo super la fonto. La 21-an de julio 2012 episkopo de Ust-Kamenogorsko kaj Semipalatinsko Amfiloĥij faris tie la unuan liturgion. Ekde 2014 sub metala ŝedo, aranĝita danke al klopodoj de ĉefpastro, vic-episkopo de Semipalatinsko Fjodor Proskurin, okazas diservoj[5].

Kelkajn jarojn surloke laboris mezlerneja arkeologia ekspedicio subestre de Valerij Kolbin kaj Aleksandr Dolguŝev. Ĝi trovis ke origine la kapelo super la fonto troviĝis aliloke (Irtiŝo detruis ĝis 80 metrojn de la bordo), estis trovitaj restaĵoj de monaĥejaj subteraj keloj kaj vitra boteleto kun bildo de la Abalaka Oranta ikono kaj surskribo "Sankta Fonto". La saman boteleton poste donacis al la monaĥejo paroĥanino de la Resurekta katedralo[2].

Laŭdire preskaŭ ĉiu familio en Semej havas ujon kun akvo el la Sankta Fonto, konsideratan saniga[6].

Tra tiu ĉi areo pasas turista itinero La Sankta Fonto. Laŭ legendo sub la kreskanta apude maljuna saliko promenis en la 18-a jarcento Ivan Andrejev, konstruinta grandan parton de Semipalatinsko[6].

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Левченко, А. М.; Ярков А. П. (2016). “Абалакская икона в контексте культурного пространства Сибири”, Вестник Тюменского государственного университета. Гуманитарные исследования. Humanitates (ru) 2 (1), p. 143. doi:10.21684/2411-197X-2016-2-1-138-154. Alirita 2024-11-13.. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Чудотворный образ Семипалатинско-Абалацкой иконы Божией Матери (ruse). la Semipalatinska subepiskopujo de la Ust-Kamenogorska kaj Semipalatinska eparĥio. Arkivita el la originalo je 2023-12-05. Alirita 2024-10-25 .
  3. Сулоцкий, А.И.. (2000) О церковных древностях Сибири (ruse), p. 145. ISBN = 5-93020-068-8.
  4. Rusoj tradicie nomis tiel ĉiujn tjurkojn, ankaŭ la kazaĥojn.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 О чудотворном образе Божией Матери «Знамение» Абалакской-Семипалатинской и о Святом Ключе (ruse). la Eparĥio de Ust-Kamenogorsko kaj Semipalatinsko. Arkivita el la originalo je 2024-06-16. Alirita 2024-11-08 .
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Flora Levina (2023-11-01) Неподалеку от Семея есть место, которое уже на протяжении трехсот лет привлекает людей (ruse). Kazaĥstanskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2023-03-24. Alirita 2024-11-08 .
  7. Иванюк Екатерина Яковлевна (1867) (ruse). Otkritij Spisok [Malfermita Listo]. Arkivita el la originalo je 2024-11-08. Alirita 2024-11-08 .

Information related to Oranta monaĥejo de Sankta Fonto