Unumonda Komerca Centro (angleOne World Trade Center (origine planita nomo Turo de Libereco (angleFreedom Tower) estas la nomo de la planata centra konstruaĵo de la nova Mondkomerca Centro en Novjorko, kies antaŭaĵo (la ĝemelturoj) estis detruita en la atenco de la 11-a de septembro 2001. Post sia kompletiĝo la Unumonda Komerca Centro estas la plej alta konstruaĵo de la okcidenta hemisfero; ĝia pinto atingas simbolan alton de 1776 futoj (541,32 metroj; la nombro 1776 estas la jaro de la deklaro de sendependeco de Usono). La turo havas 70 etaĝojn kaj 240.000 kvadrataj metroj da oficeja areo. Ĝia alto inkluzivas nesimetrian turpinton de 84 m, kiu elvoku la vidon de la etendita brako de la Statuo de Libereco en la novjorka haveno. Sur la turopinto staras anteno, kiu atingas alton de 610 metroj (pli ol 2000 futoj). La Unumonda Komerca Centro oficiale malfermiĝis la 3-an de novembro 2014. La formon de la konstruaĵo projektis la arkitekto Daniel Libeskind, kaj la konstrulaborojn planis kaj gvidis la arkitekta entrepreno Skidmore, Owings & Merrill.
Je la 4-a de julio2004 (la nacia tago de Usono) okazis simbola ekkonstrua ceremonio, dum kiu oni metis granitan fundamentŝtonon de 20 tunoj. La ŝtono, elrompita en la montaro Adirondack, portas la gravuritajn vortojn "por honori kaj memorigi tiujn, kiuj perdis sian vivon je la 11-a de septembro 2001, kaj kiel omaĝo al la senlaca spirito de libereco - la 4-an de julio 2004".
Fakta posedanto de la konstruaĵo estas Larry Silverstein, luanto de la Mondkomerca Centro je la tempo de ĝia detruiĝo (formale li luprenis la konstruaĵon de 2001 ĝis 2100 de la havena institucio de Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo). La kostoj de konstruado estis proksimume 3,9 miliardoj da dolaroj.
En Dubajo (Burĝ Ĥalifa) kaj Ĝakarto samtempe konstruiĝis simile altaj turoj, tiel ke la konkuro pri la pleja alto en la konstrua jardeko restis interesa - post la finkonstruo la Burĝ Ĥalifa havas la titolon de tutmonde plej alta konstruaĵo.