Okcidenta cugo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta cugo
Foliaro kaj strobiloj de Okcidenta cugo
Foliaro kaj strobiloj de Okcidenta cugo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Cugo Tsuga
Tsuga heterophylla
(Raf.) Sarg.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1]
Arealo
Arealo
Arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Tsuga heterophylla - Muzeo de Tuluzo

La okcidenta cugo (Tsuga heterophylla), estas arbospecio hejma ĉe la okcidenta marbordo de Nordameriko, kun sia nordokcidena limo en Kenaj-Duoninsulo, Alasko, kaj sia sudorienta limo en norda Kantono Sonoma, Kalifornio[2][3].

Biotopo

Tiu nearktisa cugospecio estas grava komponanto de la Pacifik-Nordokcidentaj Arbaroj de la Pacifikaj Marbordaj Montaroj, kie ĝi estas specio el la klimaksa vegetaĵaro. Ĝi ankaŭ estas grava arbo por konstruligno tra la regiono, kune kun pluraj de siaj grandaj koniferaj socianoj [4].

Juna arbo

Priskribo

La okcidenta cugo estas granda ĉiamverda konifera arbo kiu altas ĝis 50–70 m, escepte 78 m, kaj kun trunka diametro ĝis 2,7 m. Ĝi estas la plej granda cugospecio, kun la dua plej granda, Montara cugo (T. mertensiana) kiu atingas maksimumon de 59 m. La arboŝelo estas bruna, maldika kaj sulkigita. La arbokrono estas tre nete larĝ-konusa ĉe junaj arboj kun forte pendanta pintoŝoso, estiĝante cilindra ĉe pli maljunaj arboj; maljunaj arboj povas esti senbranĉaj je la plej malaltaj 30–40 m. Je ĉiuj aĝoj, ĝi estas facile distingebla per la pendantaj branĉetaj pintoj. La ŝosoj estas tre pale flav-brunaj, preskaŭ blankaj, kun malhela haraĵo kiu longas ĉirkaŭ 1 mm. La folioj estas pinglecaj; ili longas 5–23 mm kaj larĝas 1,5–2 mm, kaj transvers-tranĉe estas forte platigitaj, kun fajne segita rando kaj senpinte akra apekso. Ili estas meze ĝis malhele verdaj supre; la suba flanko havas du diferencajn blankajn striojn de stomoj kun nur mallarĝa verda mezripo inter la strioj. Ili estas spirale aranĝitaj sur la ŝosoj sed estas turnigitaj je la bazo por troviĝi en du vicoj ambaŭflanke de la ŝoso. La strobiloj estas etaj, pendantaj, svelte cilindraj, 14–30 mm longaj kaj 7–8 mm larĝaj kiam fermitaj, malfermante ĝis larĝeco de 18–25 mm. Ili havas 15–25 maldikajn, fleksiĝemajn skvamojn kiuj longas 7–13 mm. La nematuraj strobiloj estas verdaj, maturante griz-brunaj 5–7 monatoj post polenado. La semoj estas brunaj, longas 2–3 mm, kun svelte, 7–9 mm longa pale bruna flugilo [2][3].

Ekologio

La okcidenta cugo estas intense asociata kun la Pacifikaj moderaj pluvarbaroj, kaj plimulto de sia arealo troviĝas malpli ol 100 km ekde la Pacifika oceano. Tamen ekzistas landinterna populacio en Rokmontaro en sudorienta Brita Kolumbio, norda Idaho kaj okcidenta Montano. Ĝi plejofte vegetas je malaltaj altitudoj, ekde marnivelo ĝis 600 m, sed ĝis 1 800 m en la landinterna parto de la arealo en Idaho [2][3].

Ombro-toleremo

Jarringoj.

Ĝi estas tre ombro-tolerema arbo; inter asociataj specioj en la Pacifika Nordokcidento, ĝi nur estas egalata aŭ superata pri ombro-toleremo de la pacifika taksuso (Taxus brevifolia) kaj de la gracia abio (Abies amabilis) [4]. Junaj plantoj tipe elkreskas sub la kanopeo de aliaj koniferoj kiel Sitka-piceo kaj Menzies-pseŭdocugo, kie ili povas postvivi dum dekoj da jaroj atendante aperturon en la kanopeo. Eventuale ili anstataŭas tiujn koniferojn, kiuj estas relative ombro-netoleremaj, en klimaksan arbaron. Tamen, ventegoj kaj arbaraj incendioj faros pli grandajn aperturojn en la arbaro kie tiuj aliaj specioj povas rejuniĝi.

Komenca kreskado malrapidas; plantoj de unu jaro komune nur altas 3–5 cm, kaj plantoj de du jaroj altas 10–20 cm. Iam starigintaj, arbidoj en plena lumo povas havi averaĝan jaran alkreskon de 50–120 cm (malofte 140 cm) ĝis ili altas 20–30 m, kaj en bonaj cirkonstancoj jare ankoraŭ 30–40 cm kiam ili altas 40–50 m. La plej granda specimeno altas 78,9 m, troviĝante en Sekvojara Nacia Parko Prairie Creek, Kalifornio. Okcidenta cugo longdaŭre viveblas, kaj oni scias pli ol 1 200-jarajn arbojn [3].

Uzado

Juna planto.
Maljunaj arboj, Haida Gwaii, Brita Kolumbio.

La okcidenta cugo estas la subŝtata arbo de Vaŝingtonio [5].

Kultivado

La okcidenta cugo estas kultivata kiel ornama arbo en ĝardenoj en sia hejma arealo kaj laŭlonge de la usona pacifika marbordo, kie ĝi plej bone prosperas en la pli humidaj regionoj. En relative sekaj areoj, kiel en Viktorio (Brita Kolumbio), ĝi estas postulema koncerne grundaj cirkonstancoj. Ĝi bezonas altan nivelon de organa materialo ( bone putriĝinta ligno el maljuna arbo estas plej bone; stala sterko povas enteni tro da nitrogeno kaj salo), en humida, acida grundo.

Forstado

Ekstere de sia hejma arealo, okcidenta cugo estas grava en forstumado por produktado de konstruligno kaj papero, kaj kiel ornama arbo en grandaj ĝardenoj, en nordokcidenta Eŭropo kaj suda Nova-Zelando.

Ĝi estas naturalizita en iuj partoj de Britujo kaj Nova-Zelando, ne tiel etendiĝante por esti konsiderata kiel invada specio, sed kiel enmetita specio.

Nutraĵo

La manĝebla kambiumo povas esti kolektita apartigante bendojn de forigita arboŝelo. La rezultantaj deskrapaĵoj estas tuje manĝeblaj, aŭ ili estas sekigendaj kaj kunpremendaj por konservi ilin. La arboŝelo ankaŭ servas kiel resurcon de tanino por tanado.

Malmolaj novaj pingloj (folioj) estas senpere maĉeblaj aŭ uzeblaj en amaran teon, riĉan je vitamino C (simile kiel por iuj aliaj cugaj kaj pinaj specioj).

La okcident-cugaj branĉoj estas uzataj por kolekti haringajn ovojn dum la printempa frajado en sudorienta Alasko. La branĉoj provizas per facile kolektada surfaco por la algluiĝo de la ovoj kune kun speciala gusto. Tiu praktiko originas de tradiciaj kolektadaj metodoj de la alaskaj indiĝenaj popoloj, speciale de la Tlingitoj.

Vidu ankaŭ

Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro
Arbaroj de norda-centra Rokmontaro
Centra-pacifikaj marbordaj arbaroj
Ĉina cugo
Orienta cugo

Referencoj

  1. angle Conifer Specialist Group (1998). Tsuga heterophylla. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
  2. 2,0 2,1 2,2 angle Farjon, A. (1990). Pinaceae. Drawings and Descriptions of the Genera. Koeltz Scientific Books ISBN 3-87429-298-3.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 angle Gymnosperm Database: Tsuga heterophylla Arkivigite je 2005-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  4. 4,0 4,1 angle Packee, E.C. Tsuga heterophylla. Silvics of North America, Volume 1. U.S. Department of Agriculture, Forest Service, Washington, DC. 1990. Tsuga heterophylla Arkivigite je 2011-06-08 per la retarkivo Wayback Machine angle
  5. angle Washington State Government: State Symbols Arkivigite je 2007-11-15 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

Artikel ini membutuhkan rujukan tambahan agar kualitasnya dapat dipastikan. Mohon bantu kami mengembangkan artikel ini dengan cara menambahkan rujukan ke sumber tepercaya. Pernyataan tak bersumber bisa saja dipertentangkan dan dihapus.Cari sumber: Kalamit – berita · surat kabar · buku · cendekiawan · JSTOR (Juli 2022) Kalamit (Calamites) adalah genus dari paku ekor kuda yang secara fisik mirip pohon yang punah, dimana paku ekor kuda modern (genus Equis...

 

Untuk kegunaan lain, lihat Kebun Ceri (disambiguasi). Kebun CeriAdegan dari Bagian 3 dari produksi Teater Seni Rupa Moskwa asliPenulisAnton ChekhovPementasan perdana1903Pentas perdanaTeater Seni Rupa MoskwaBahasa asliRusiaGenreDrama Kebun Ceri (Rusia: Вишнёвый сад, romanized: Vishnevyi sadcode: ru is deprecated ) adalah drama terakhir karya pengarang drama Rusia Anton Chekhov. Ditulis pada 1903, drama tersebut pertama kali diterbitkan oleh Znaniye (Buku Kedua, 1904),[1]...

 

  لمعانٍ أخرى، طالع هانتسفيل (توضيح). هانتسفيل   الإحداثيات 45°20′00″N 79°13′00″W / 45.333333333333°N 79.216666666667°W / 45.333333333333; -79.216666666667  [1] تاريخ التأسيس 1869  تقسيم إداري  البلد كندا[2][3]  خصائص جغرافية  المساحة 710.01 كيلومتر مربع[4]  عدد السكا�...

فولنويي الإحداثيات 44°37′04″N 40°42′35″E / 44.617777777778°N 40.709722222222°E / 44.617777777778; 40.709722222222  تقسيم إداري  البلد روسيا  خصائص جغرافية ارتفاع 280 متر  عدد السكان  عدد السكان 3595 (2018)[1]3639 (2020)[2]  معلومات أخرى منطقة زمنية ت ع م+03:00  اللغة الرسمية الأديغية، &#...

 

Pour les articles homonymes, voir Gex (homonymie). Pays de Gex Le pays de Gex vu depuis le Grand Crêt d'Eau au sud-ouest avec à gauche les monts Jura et à droite le Léman. Pays France Région Auvergne-Rhône-Alpes Département Ain Villes principales Divonne-les-BainsFerney-VoltaireGexSaint-Genis-Pouilly Coordonnées 46° 20′ 00″ nord, 6° 03′ 28″ est Régions naturellesvoisines Massif du JuraRégion lémaniqueBugey Régions et espaces connexes Arrond...

 

Raefرائف حجاجInformasi latar belakangNama lahirRaef HaggagLahir8 Agustus 1982 (umur 41)Washington, D.C., Amerika SerikatAsalAmerika SerikatGenre Rock Akustik Folk PekerjaanPenyanyiInstrumen penyanyi gitar Tahun aktif2011–sekarangLabelAwakeningArtis terkaitMaher Zain, Hamza Namira, Mesut Kurtis, Humood Alkhudher, dan Harris J.Situs webwww.awakening.org/raefmusic/ Raef Haggag (Arab: رائف حجاجcode: ar is deprecated ; lahir 8 Agustus 1982) adalah seorang penyanyi Amerika da...

Subdiscipline of microbiology that studies bacteria Scanning electron micrograph of Escherichia coli, a common human pathogen and research organism. Bacteriology is the branch and specialty of biology that studies the morphology, ecology, genetics and biochemistry of bacteria as well as many other aspects related to them. This subdivision of microbiology involves the identification, classification, and characterization of bacterial species.[1] Because of the similarity of thinking and...

 

Air warfare branch of Laos' military Lao People's Liberation Army Air ForceEmblem of Lao People's Armed ForcesFounded1975; 49 years ago (1975)Country LaosTypeAir forceRoleAerial warfareSize32 aircraftPart ofLao People's Armed ForcesHeadquartersVientianeCommandersChief of Air ForceMajor General Khamlek Sengphachanh[1]InsigniaRoundelFin flashAircraft flownHelicopterMil Mi-17, Kamov Ka-32, Bell UH-1H, Harbin Z-9TrainerYakovlev Yak-130TransportXian MA600Militar...

 

Chronologies Données clés 1273 1274 1275  1276  1277 1278 1279Décennies :1240 1250 1260  1270  1280 1290 1300Siècles :XIe XIIe  XIIIe  XIVe XVeMillénaires :-Ier Ier  IIe  IIIe Chronologies thématiques Religion (,) et * Croisades   Science () et Santé et médecine   Terrorisme Calendriers Romain Chinois Grégorien Julien Hébraïque Hindou Hégirien Persan Républicain modifier Années de la santé et de la médecine ...

Historic house in Maine, United States United States historic placeGreenacreU.S. National Register of Historic PlacesU.S. Historic districtContributing property Show map of MaineShow map of the United StatesLocation17 Court St, Farmington, MaineCoordinates44°40′24″N 70°8′53″W / 44.67333°N 70.14806°W / 44.67333; -70.14806Area1 acre (0.40 ha)Built1880ArchitectAlvin Neal, Theodore StewartArchitectural styleItalianatePart ofFarmington Historic Distric...

 

Kalle KoljonenInformasi pribadiKebangsaanFinlandiaLahir26 Februari 1994 (umur 30)Helsinki, FinlandiaTinggi175 cm (5 ft 9 in)PeganganKiriTunggal dan ganda putraPeringkat tertinggi56 (MS, 15 November 2022)Peringkat saat ini77 (MS, 21 Maret 2023)1,242 (MD bersama Anton Kaisti, 21 Maret 2023) Rekam medali Bulu tangkis putra Mewakili  Finlandia Kejuaraan Eropa 2021 Kyiv Tunggal putra Kejuaraan Beregu Putra Eropa 2014 Basel Beregu putra Profil di BWF Kalle Koljonen (la...

 

1968 studio album by Tammy WynetteTake Me to Your World / I Don't Wanna Play HouseStudio album by Tammy WynetteReleasedJanuary 1968RecordedJune – October 1967StudioColumbia Studio B, NashvilleGenreCountry[1]Nashville Sound[1]LabelEpicProducerBilly SherrillTammy Wynette chronology My Elusive Dreams(1967) Take Me to Your World / I Don't Wanna Play House(1968) D-I-V-O-R-C-E(1968) Singles from Take Me to Tour World / I Don't Wanna Play House I Don't Wanna Play HouseRelea...

Right-wing groups in Brazil See also: Conservatism in Brazil This article is part of a series onConservatism in Brazil Ideologies Bolsonarism Coronelism Integralism Janismo Liberal conservatism Free Brazil Movement Monarchism Patrianovism Nationalism Populism Principles Agrarianism Anti-communism Authority Catholicism Family values Federalism Gun rights Law and order Militarism Patriotism Traditionalism History Brazil above everything, God above everyone Brazilian Miracle Colonial Brazil Empi...

 

U.S. Army National Guard brigade 100th Missile Defense Brigade 100th Missile Defense Brigade (Ground-based Midcourse Defense), known as 100th MDB (GMD), is a multi-component (meaning both Title 10 and Title 32) United States Army National Guard brigade headquartered at Schriever Space Force Base, Colorado. It has component formations located in Fort Greely, Alaska, Vandenberg Space Force Base, California, and Fort Drum, New York manned by national guardsmen of the 49th Missile Defense Battal...

 

У этого термина существуют и другие значения, см. Поза. Позаангл. Pose Жанр драма Создатели Райан МёрфиБрэд ФэлчакСтивен Кэнелс В главных ролях Эван ПитерсКейт МараДжеймс Ван Дер БикЭмджей РодригесДоминик ДжексонБилли ПортерИндия МурРайан Джамаал СуэйнШарлейн Вудард�...

Philosophical treatise written by Spinoza Ethics, Demonstrated in Geometrical Order The opening page of Ethics, in the posthumous Latin first editionAuthorBaruch SpinozaLanguageLatinGenrePhilosophyPublication date1677Publication placeDutch RepublicOriginal textEthics, Demonstrated in Geometrical Order at Latin WikisourceTranslationEthics, Demonstrated in Geometrical Order at Wikisource A manuscript of Baruch de Spinoza: Ethica in the Biblioteca Vaticana, Vat. lat. 12838. Part 1, theorems 5 (t...

 

French physicist (1865–1940) Pierre WeissBorn(1865-03-25)25 March 1865MulhouseDied24 October 1940(1940-10-24) (aged 75)LyonNationalityFrenchKnown forCurie–Weiss lawMean field theoryMagnetic domainWeiss magnetonMagnetocaloric effectCotton-Weiss methodAwardsCommandeur of the Legion of Honor (1935)[1]Scientific careerFieldsPhysics, magnetismInstitutionsUniversity of Rennes, University of Lyon, ETH Zurich, University of Strasbourg,Thesis Recherches sur l'aimantation de la ma...

 

Balao-class submarine For other ships with the same name, see USS Tang. USS Tang (SS-306) off Mare Island Navy Yard, December 1943 History United States NameUSS Tang NamesakeTang Ordered15 December 1941 BuilderMare Island Naval Shipyard[1] Laid down15 January 1943[1] Launched17 August 1943[1] Commissioned15 October 1943[1] Stricken8 February 1945 FateSunk by own torpedo off China in the Taiwan Strait, 25 October 1944[2] General characteristics Class and...

ГородРеннингенRenningen Герб 48°45′58″ с. ш. 8°56′05″ в. д.HGЯO Страна  Германия Земля Баден-Вюртемберг Район Бёблинген (район) Внутреннее деление 2 городских района Глава Вольфганг Файст История и география Площадь 31,13 км² Высота центра 409 м Часовой пояс UTC+1:00, летом UTC+...

 

World War II British heavy bomber aircraft Lancaster Lancaster B.I PA474[note 1] of the RAF Battle of Britain Memorial Flight in 460 Squadron (RAAF) colours Role Heavy bomberType of aircraft National origin United Kingdom Manufacturer Avro Designer Roy Chadwick Built by Avro and five others (in UK & Canada) First flight 9 January 1941 Introduction February 1942 Retired April 1, 1964 Royal Canadian Air Force Primary users Royal Air ForceRoyal Canadian Air ForceRoyal Australian...