Novhumanismo (germane: Neuhumanismus, france: Nouvel humanisme allemand) ampleksas la revivigon de (literatura) humanisma movado, kiu komenciĝis ĉ. 1750 en Germanujo. La terminon elpensis en 1886 la edukadhistoriistoFriedrich Paulsen.
Friedrich Gedike argumentis por la instruado de klasikaj lingvoj laŭ la modeloj en la institucioj berlinaj Friedrich-Werdersches Gymnasium kaj Gymnasium zum Graŭen Kloster.
Wilhelm von Humboldt evoluigis novan konsideron pri la helenaj lingvo kaj kulturo kiel vojo al modeldona homeco (Über das Studium des Altertums und des Griechischen insbesondere, 1793).
Multaj germanaj burĝoj taksis novhumanismon ŝancon je socia emancipiĝo, pere de persona (plu)kleriĝo.
Jam Renesanca Humanismo remalkovris la antikvan literaturon. Aparte la romia mondo kaj Cicerono iĝis absoluta modelo de humanitas: lingvo faru la diferencon inter bestoj kaj homoj kaj nebarbara lingvo donu aliron pri la sfero de spirito kaj disimilo. Kaj protestantoj (ekz. Filipo Melanktono; legado de la biblio en la originalaj lingvoj) kaj katolikoj (gimnazioj de jezuitoj) difinis la kristanan aliron al la antikvo. Ĉiam pli gravis la latina antaŭ la helena. Tamen raciismo baldaŭ malpligrandigis la rolon de ideoj antikvaj antaŭ modernaj sciencoj kaj eĉ literaturoj en vivantaj lingvoj. Filantropoj pli kaj pli kritikis la superantan pozicion de la antikveco en la lerneja horaro kaj postulis fak-kreadon laŭ tuja (profesia/metia) utileco.
Literaturo
Friedrich Paulsen: Geschichte des gelehrten Unterrichts, vol. 2, Der gelehrte Unterricht im Zeichen des Neuhumanismus, Leipzig 1885.
Bruno Hamann: Geschichte des Schulwesens, dua eldono, Bad Heilbrunn 1993, ISBN 3-7815-0748-3.
Ingrid Lohmann: Lehrplan und Allgemeinbildung in Preußen. Eine Fallstudie zur Lehrplantheorie Schleiermachers, Frankfurt am Main, Bern, New York: Peter Lang 1984.
Herwig Blankertz/Kjeld Matthiessen: "Neuhumanismus", che: Dieter Lenzen (eld.): Pädagogische Grundbegriffe, sesa eldono, Reinbek 2001, p. 1092–1103, ISBN 3-499-55488-7
Manfred Fuhrmann: Latein und Europa. Die fremdgewordenen Fundamente unserer Bildung. Die Geschichte des gelehrten Unterrichts in Deutschland von Karl dem Großen bis Wilhelm II. Köln 2001, ISBN 3-7701-5605-6.
Hubert Cancik: Europa – Antike – Humanismus. Humanistische Versuche und Vorarbeiten, Transcript Verlag, Bielefeld 2012, ISBN 3-8376-1389-5.