La nivĥa (en la propra lingvo de la nivĥoj: Нивхгу диф, Nivxgu dif) estas lingvo parolata de la nivĥoj kiu vivas en la fora oriento de Rusio.
La nivĥa ne rilatus al iu ajn alia lingvo kaj tial estas izolita lingvo, sed ĝi estas klasifikita en la prasiberia lingvara grupo.
La lingvo estas minacata. Multaj nivĥoj parolas nuntempe la rusan kaj en 2002 ĝin parolis malpli ol 700 homoj.
La nombro de ĝiaj parolantoj rapide malkreskis.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj