Yolande Cornelia "Nikki" GIOVANNI, Jr. (naskiĝis la 7-an de junio 1943, en Knoxville, Tenesio - mortis la 9-an de decembro 2024, en Blacksburg, Virginio) estis usona poeto, verkistino, aktivulo kaj edukisto [1].
Vivo
Giovanni studis en Universitato Fisk, la Universitato de Pensilvanio kaj Universitato Kolumbio. Ŝi daŭrigis sian verkada karieron de 1968, ĝis 2022. Ŝi partoprenis en la Black Arts Movement.
Ŝi unue akiris diskonigon en la malfruaj 1960-aj jaroj kiel unu el la gvidantoj de la nigra artmovado. Influite fare de la civitanrajta movado kaj la Black Power- movado, ŝiaj fruaj verkaĵoj reflektas bataleman mondkoncepton kiu gajnis al ŝi la kromnomon "Poeto de la Nigrula Revolucio". Laŭdire ŝi estis unu el la plej konataj afro-usonanaj poetoj [2].
En siaj libroj, ŝi parolis pri temoj subtenantaj homajn rajtojn kaj la batalon kontraŭ perforto. Ŝi ankaŭ temigis la ĉiutagan kaj familiajn vivojn de nigruloj. Ŝi ankaŭ verkis infanlibrojn.
Kelkaj el ŝiaj poemoj, kiel ekzemple "Knoxville, Tennessee" kaj "Nikki Rosa" ankaŭ estis publikigitaj en poeziantologioj. Giovanni unuafoje publike legis ŝiajn poemojn en la fama ĵazklubejo "Birdland" en Novjorko.
Giovanni gajnis la National Book Award (NAB) por sia libro Gemini. Krome, ŝi ricevis la NAACP Image Award sep fojojn [3].
Verkaro
Poemoj
- Black Feeling, Black Talk (1967)
- Black Judgement (1968)
- Re: Creation (1970)
- My House (1972)
- The Women and The Men (1975)
- Cotton Candy on a Rainy Day (1978)
- Those Who Ride The Night Winds (1983)
- The Selected Poems of Nikki Giovanni (1996)
- Love Poems (1997)
- Blues: For All the Changes (1999)
- Quilting the Black-Eyed Pea: Poems and Not Quite Poems (2002)
- The Prosaic Soul of Nikki Giovanni (2003)
- The Collected Poetry of Nikki Giovanni (2003)
- Acolytes (2007)
- Bicycles: Love Poems (2009)
Eseoj
- (1988) -Sacred Cows ... and Other Edibles
Aŭtobiografoj
- (1971) Gemini: An Extended Autobiographical Statement on My First Twenty Five Years of Life - prioritatita por la Nacia Literatura Premio.
Infanlibroj
Ne-rimaj kantoj kiuj elvokas bildIgojn de infanaĝo kaj afro-usonana historio aŭ diskutas junularajn aferojn
Poemkolektoj
- (1971) - Spin a Soft Black Song
- Ego-Tripping and Other Poems for Young People (1973)
- Vacation Time (1980)
Aliaj verkaĵoj
- Knoxville, Tennessee (1994)
- The Sun Is So Quiet (1996)
- Lincoln and Douglass: An American Friendship (2008).
- Rosa (2005) - pri Rosa Parks - gajnis la Caldecott Medalon kaj la Coretta Scott King Award por Ilustraĵoj
Diskaro
- Truth Is On Its Way 1976
- The Reason I Like Chocolate 1976
- Legacies: The Poetry of Nikki Giovanni 1976
- Cotton Candy on a Rainy Day 1978
- Nikki Giovanni and the New York Community Choir 1993
- Every Tone A Testimony 2001
Fontoj
- 1998, Ian Ousby (red) - Wordsworth Companion to Literature in English, Wordsworth Reference
- Don L. Lee (red) - Dynamite Voices, Vol.1: Black Poets of the 1960s (Broadside kritikistaj serio) Poŝlibro - 1971
Referencoj
- ↑ Smith, Harrison, "Nikki Giovanni, who explored Black life in verse, dies at 81", The Washington Post, 9 December 2024.
- ↑ Jane M. Barstow, Yolanda Williams Page (eds), "Nikki Giovanni", Encyclopedia of African American Women Writers (Greenwood Publishing Group, 2007), p. 213.
- ↑ Awards and Honors (angle). Alirita March 27, 2022 .
Eksteraj ligiloj