Nekonata virino (ruseНеизвестная)[1],[2] estas pentraĵo farita de la rusia artisto Ivan Kramskoj, desegnita en 1883. La modelo, kies identeco estas nekonata, estas virino kun "pacienco kaj honesta rigardo".[3] Ĝi estas unu el la plej konataj artverkoj de Rusio, kvankam nombro da kritikistoj indigniĝis kiam la pentraĵo estis unue ekspoziciita kaj kondamnis tion, kion ili vidis kiel bildigo de aroganta kaj malmorala virino. Ĝia populareco kreskis kun ŝanĝoj en la publika gusto.[4]
La pentraĵo estas ekspoziciata en Tretjakova galerio, Moskvo, dum pli frua versio, ankaŭ de 1883, troviĝas en la Arta Centro de Kiel.
Priskribo kaj akcepto
Nekonata virino kombinas elementojn de la ĝenro kaj portretajn tradiciojn en arto.[5] Ŝi estas vestita en nigra mantelo el pelto kaj veluro, kun pelta ĉapelo kaj gantoj el ledo. La virino sidas en malferma kaleŝo sur la Ponto Aniĉkov en Sankt-Peterburgo.[6]
Ŝia identeco ne estis establita de historiistoj pri arto. Kramskoj titolis la pentraĵon Nekonata, kaj ne menciis ŝin en iuj el siaj leteroj aŭ taglibroj, kondukante al multa spekulado kaj al la tre enigma reputacio de la pentraĵo.[3]
La portreto estis pentrita malfrue en la vivo de Kramskoj. Li estis komencinta sian karieron kiel ribelulo laborante ekster la establita ordo, kaj estis frue forpelita el la Rusia Akademio. En 1883, li estis en la supro de sia famo kaj reputacio kaj laboris en la plej alta nivelo de patroneco, farante portretojn de Caro Aleksandro la 3-a kaj lia edzino Maria Teodorovna. Li estis ankaŭ unu el la fondintoj kaj gvidantoj de Peredviĵniki (la migruloj).[7]
Tamen, Nekonata virino kaŭzis sensacion kiam ĝi estis unue ekspoziciita, pli kiel rezulto de la temo ol pri la estetiko de la verko.[8] Nombro da kritikistoj supozis ke la virino estis prostituitino. Iu kritikisto priskribis la pentraĵon kiel portretadon de "Koketulino en kaleŝo", dum alia skribis pri "provoka bela virino, tuta en veluro kaj pelto, ĵetante al vi rikane malĉastan rigardon el luksa kaleŝo - ĉu tio ne estas unu el la haladzoj de grandaj urboj kiuj permesas malestimindajn virinojn vestitaj per vestaĵoj aĉetitaj je la kosto de ilia ina ĉasteco sur la stratoj ".[8][4] Kramskoj rimarkis, "Kelkaj homoj diris, ke ne estas konate kiu tiu virino estas. Ĉu ŝi estas deca, aŭ ĉu ŝi vendas sin mem? Sed en ŝi estas tuta epoko."[3]
Paŭlo Tretjakov rifuzis aĉeti la pentraĵon por sia galerio. Tamen, ĝia populareco rapide kreskis, parte ĉar la beleco de peko fariĝis populara temo inter la sekva generacio de rusaj artistoj.[4] Ĝi estis priskribita kiel "nekutime brila, dense pentrita, kaj ripoza". Kramskoj klare provis brili per la elstara mastrado de sia pentrado."[4]
La pentraĵo estis uzita kiel kovrilo por iuj eldonoj de Anna Karenina de Lev Tolstoj.[9] En 2008, Valerie Hillings, konservatoro de muzeo Guggenheim rimarkis ke, "Multaj homoj nur pensas ke ŝi estas iaspeca Anna Karenina. Ŝi havas tiaspecan aspekton, tiaspecan Rusiecon".[10]
Biografio
Wachtel, Andrew. Plays of expectations. University of Washington Press, 2007. 58. ISBN 0-295-98647-6