Neal Leon CASSADY (naskiĝis en Sallaga Urbo, la 8-an de februaro 1926 - m. en San Miguel de Allende, februaro 1968) aŭtoro kaj poeto, li estis grava reprezentanto de la Beat-generacio de la 1950-aj jaroj kaj la psikedelaj kaj kontraŭkulturaj movadoj de la 1960-aj jaroj. Li estas fame konata pro sia apero en la romano On the Road de Jack Kerouac, kiel Dean Moriarty.