Nancy REAGAN (naskiĝis la 6-an de julio 1921 en Manhatano, Novjorko, Novjorkio; naskiĝis Anne Frances ROBBINS; mortis la 6-an de marto 2016 en Bel Air, Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona aktorino kaj edzino de Ronald Reagan (1911-2004), la 40-a Prezidanto de Usono, kun kiu ŝi geedziĝis en 1952. Kiel tia, ŝi funkciis kiel la Unua Damo de Usono dum la oficperiodo de ŝia edzo de 1981 ĝis 1989 [1].
Antaŭ tio, Nancy Reagan estis la guberniestredzino de Kalifornio dum la du oficperiodoj de ŝia edzo kiel guberniestro tie. Kiel Unua Damo, Reagan vizitis militveteranojn, emeritojn kaj handikapulojn, kaj ŝi laboris kun kelkaj bonfaradoj.
En la 1980-aj jaroj, dum ŝia edzo estis prezidanto, ŝi okupiĝis pri informado de junuloj pri drogoj kaj la malutilaj efikoj, kiujn ili havis sur la korpo kaj al la socio ĝenerale.
Kune kun ŝia edzo, al ŝi estis premiita la Kongresa Ora Medalo en 2000. En 2002, al ŝi estis premiita la Libereco-Medalo de la prezidanto. Ŝi mem disdonis la Medalon de Libereco de Ronald Reagan.
Referencoj
Eksteraj ligiloj