La Muzeo pri la Pakistana Mararmeo (urdue پاک بحریہ عجائب گھر; angle Pakistan Maritime Museum) estas ŝipa muzeo kaj parko lokata apud la ŝipa stacio PNS Karsaz laŭlonge de la strato Habib Ibrahim Rehmatullah (strato Karsaz) en Karaĉio, Pakistano.[1]
Priskribo
La ĉefa konstruaĵo de la muzeo situas interne de parko de pli ol 11 hektaroj. Ĝi komprenas ses galeriojn kaj aŭditorion. La muzeo baziĝas sur modernaj konceptoj de aliĝo kaj de interaga edukado. Malsamaj maraj kaj marameaj heredaĵobjektoj estis integrigitaj per allogaj dioramoj, skulptaĵoj en reliefo, murpentraĵoj kaj pentrartaj miniaturoj, komputiloj kun tuŝekrano, la remburado kaj antikvaj armiloj. La vizitantoj kaj la studantoj povas uzi informadikan sistemon por akiri marajn informojn.[2]
La muzeo eĉ prezentas la submarŝipon de klaso Daphné PNS Hangor (S131), la minforigan ŝipon PNS Muĝahid (M164), la francdevena aviadilon Breguet Atlantic kaj lignan barĝon kiun la reĝino donis al la maramea estro en la 1960-aj jaroj.
La muzeo malfermiĝas la tutan jaron, po sep tagoj ĉiujn sep, ekde la 9-a atm ĝis la 10-a ptm kaj ekde la 9-a atm ĝis la 11-a ptm dum la semajnfino. La bileto por eniri kostas 60 rupiojn por la plenkreskuloj, 30 rupiojn por la studentaj, la duon-bileton por la personaro de la Defendo kaj 30 rupiojn por la infanoj.[3]
Bildgalerio
-
PNS Muĝahid.
-
Pavilono.
-
Vido de la parko.
Referencoj
Vidu ankaŭ