Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Morfolino estas organika heterocikla kombinaĵo, prezentante kaj aminan kaj eteran funkciajn grupojn. Ĝi estas senkolora, iomete oleeca, higroskopa likvaĵo kun karakteriza odoro je fiŝo. La vaporoj estas pli densaj ol la aero, do ĝi povas vojaĝi signifoplenan distancon al fonto de sparkado kaj kaŭzi eksplodojn.
Proprecoj
Morfolino estas amino kaj prezentajn bazajn karakterizaĵojn. Traktado de morfolino kun klorida acido donas la salon morfolina klorido. Morfolino malkomponiĝas kiam hejtata kaj estigas nitrogenajn oksidojn. Kiel forta bazo, ĝi perforte reakcias kun acidoj, kaj estas koroda al aluminio, zinko kaj kupro. Morfolino reakcias kun oksidantoj kaj nitritoj.
Morfolino uzatas kiel fungicido, emulsiilo en kosmetikaĵoj, kaj kiel peranto en akcelantoj por kaŭĉuka vulkanizado. Morfolino ofte uzatas kombine kun malaltaj koncentriĝoj de hidrazino aŭ amoniako por provizado de ampleksa tute volatila kemia traktado por protektado kontraŭ korodo al vaporsistemoj de tiuj instalaĵoj.[2] Ĝi estas ordinare uzata por estigo de enaminoj, kaj en organika sintezo ĝi uzatas en la preparado de la antibiotiko linezolido, de antikanceraj agentoj kaj la analgeziilodekstromoramido.
Sintezo
Morfolino estiĝas per senhidratigo de la duetanolamino:
+
Morfolino ankaŭ estiĝas industrie per reakcio inter la amoniako kaj la duetilena glikolo en la ĉeesto de kataliziloj: