Mokřiny (Aš)
Mokřiny (germane Nassengrub) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Aš, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 527 loĝantoj. Mokřiny estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,41 km². GeografioMokřiny etendiĝas sur proporcie granda teritorio. Norde alkuŝas urbo Aš, oriente troviĝas vilaĝo Vernéřov, sude Nový Žďár, sudoriente Nebesa kaj okcidente tiriĝas ŝtatlimo kun Germanio. HistorioMokřiny estis fondita fare de Zedtwitz iam antaŭ la jaro 1413, kiam ĝi estas unuafoje menciata en historiaj dokumentoj. En la jaro 1874 ĝi forŝiriĝis de Vernéřov kaj fariĝis memstara municipo. Tiutempe vivis ĉi tie ĉirkaŭ 400 homoj. Evoluo de teksindustrio en Aš kaŭzis en la dua duono de la l19-a jarcento kreskon de loĝantoj en ĉiuj ĉirkaŭaj municipoj, inkluzive de Mokřiny, kie en la jaro 1930 vivis en 174 domoj 1726 loĝantoj. Post la dua mondmilito la nombro de loĝantoj tre malaltiĝis kaj nun vivas ĉi tie ĉirkaŭ 550 loĝantoj. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
|