Mirno (ruse Мирный, ukraine Мирний, krime-tatare Mirnıy) estas
urbotipa loĝloko de la Eŭpatoria municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
(Ukrainio). La loĝloko situas en la nord-okcidenta parto de la Krimea duoninsulo
ĉe la suda bordo de la lago Donuzlavo kaj ĉe la Nigra maro, 30 kilometrojn for de Eŭpatorio, al kies
gvid-organoj ĝi estas administre subigita.
La apero kaj evoluo de la loĝloko estas intime ligita al la proksime situanta milita
flughaveno kaj mar-haveno. Lastatempe la loĝloko evoluas ankaŭ kiel ĉemara
perklimata kurac-loko.
En Mirno estas infanĝardeno, mezlernejo, klubo, 2 bibliotekoj, porinfana art-lernejo. La
loĝloko estas ligita al Eŭpatorio per busa trafiko.