Kurpato (ruse Курпаты, ukraine Курпати, krime-tatare Kurpatı) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra maro 8 kilometrojn okcidente de Jalto. Administre Kurpato apartenas al la Livadia komunumo. Tra la loĝloko pasas la t.n. "malsupra" vojo Jalto-Alupko. Kurpato havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde la jaro 1971.
La loĝloko estas signifa kurac-loko; la ĉefaj entreprenoj estas 3 sanatorioj: "Kurpati", "Gornij" ("Montara") kaj "Zolotoj pljaĵ" ("Ora plaĝo"). Ĉiuj tri sanatorioj estas ĉirkaŭitaj de belaj parkoj; la parko de la sanatorio "Gornij" estas konsiderata kiel monumento de ĝarden-parka arkitekturo.