Miniaturparko
Miniaturparko estas subĉiela amuzparko , kies ĉefa allogaĵo estas maketoj de konataj vidindaĵoj aŭ konstruaĵoj tipaj por la regiono. La konstruaĵoj estas reproduktitaj rilatume , plej ofte en proporcio 1:25. Ofte inter la konstruaĵoj trafikas makettrajno en konvena skalo.
La monde unua miniaturparko estis Bekonscot en Beaconsfield (Buckinghamshire ), fondita en 1929. La unua miniaturparko en Germanio fondiĝis en 1933: Klein-Erzgebirge en Oederan (Saksio ).
Listo de miniaturparkoj
Madurodam , Nederlando
Bekonscot , Buckinghamshire , England
Catalunya en Miniatura , Katalunio , Hispanio
France miniature , Élancourt , Francio
Italia in Miniatura , Rimini , Italio
Klein-Erzgebirge , Oederan , Germanio
Madurodam , Den Haag , Nederlando
Mini-Europe , Belgio
Miniaturenpark Kleinwelka , Bautzen , Germanio
Miniatürk , Istanbul , Turkio
Minicity , Antalya , Turkio
Mini Israelo , Jerusalem , Israelo
Minimundus , Klagenfurt , Aŭstrio
Modellpark Berlin-Brandenburg , Germanio
Modellpark Neubrandenburg , Germanio [ 1]
Mundomágico , Santiago , Ĉilio (fermita)
Pasión Mudejar , Olmedo , Hispanio
Pueblo Chico , Valle de La Orotava , Hispanio
Swissminiatur , Melide , Svisio
Notoj