Miklós Mazsaroff [miklOŝ maĵarof], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mazsaroff Miklós estis hungara pentristo , grafikisto . Li apartenis al la bulgara minoritato de la lando.
Memortabulo pri Miklós Mazsaroff
Miklós Mazsaroff [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1929 en Alsózsolca , li mortis la 6-an de septembro 1997 en Miskolc .
Biografio
Miklós Mazsaroff akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1953 . Liaj plej gravaj instruistoj estis Róbert Berény , Bertalan Pór kaj Endre Domanovszky . Post la diplomo la tiama politika etoso ne helpis la pentristan starton. Li vivis 2 jarojn en Bulgario , en 1958 li revenis al Miskolc kun bulgara edzino . Iom poste li studvojaĝis al Italio . Li estis tre aktiva en arta vivo de Miskolc. Li ricevis premiojn inter 1970–1998.
El solaj ekspozicioj
Miskolc (1961, 1969, 1975, 1979, 1989, 1997, 2010)
Budapeŝto (1971, 1997)
Tokaj (1977)
Debrecen (1986)
El kolektivaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj kaj similaj artaĵoj
Bogár Imre bácsi, (1961)
Visegrádi hegyek télen, (1972)
Görög tengerpart, (1982)
Szicíliai emlék, (tuĉo , 1970)
Panzió Amalfinal, (tuĉo, 1982)
Hernád-part, (linoleumografio , (1961)
Olasz táj, (1973)
Niagara
Erdőszéle
Téli táj
Akt zöld lepellel
Memorigiloj
dulingva memortabulo en Miskolc
premio fondita en 2009
Fontoj