Mikkeli, kun signifo Sankta Miĥaelo, svedeS:t Michel, estas urbo kaj komunumo en la provincoSuda Savonio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Orienta Finnlando. Mikkeli estas ĉefurbo de la provinco, kaj ĝis 2009 estis ĉefurbo ankaŭ de la gubernio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 51 919 loĝantoj sur areo de 2 548,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 loĝantoj/km². El la areo 303,6 km² estas akvo, ekzemple de lago Kuolimo. La urbo kreskis forte en 2001 kiam la ĉirkaŭa kampara komunumo de Mikkeli kaj la komunumo Anttola estis ligitaj al la urbo. Komence de 2007 ankaŭ la komunumo Haukivuori estas ligita al Mikkeli. Ristiina kaj Suomenniemi estis ligitaj al Mikkeli en 2013. Kampara komunumo de Mikkeli estis ligita al Mikkeli en komenco de jaro 2001. La teritorio havas komunan limon kun la ĉirkaŭaj komunumoj Hirvensalmi, Juva, Kangasniemi, Mäntyharju, Pieksämäki, Puumala kaj Savitaipale.