Komunumo (Finnlando)

Limoj de komunumoj de Finnlando

Komunumo (finne kunta, svede kommun estas unuo de loka administrado en Finnlando. Laŭ la stato de 2024 Finnlando havas 309 komunumojn, el kiuj 108 estas urboj (vd. Listo de komunumoj de Finnlando kaj la liston de nombroj sube). Komunumoj varias tre multe inter si: la plej granda laŭ areo estas Inari 17.321 km² kaj la plej malgranda estas Kauniainen kun nur 6 km². La plej multajn loĝantojn havas Helsinko (576.632), dum la plej malmulte havas Sottunga (115).

La komunumoj havas deputitaron elektitan ĉiun kvaran jaron. La nombro de seĝoj varias laŭ nombro de loĝantoj, kutime de 17 ĝis 85 (en plej malgrandaj eblas eĉ nur 9). Komunumoj havas rajton imposti siajn loĝantojn (kaj entreprenojn), sed en multaj komunumoj la plej signifa financa fonto estas subvencioj de la ŝtato. Komunumoj respondecas pri sanservoj, baza edukado, planado de ekonomio,

Nombro de komunumoj en Finnlando (laŭ la stato de 2024)
Jaro 1917 1927 1937 1947 1957 1967 1977 1987 1997 2007 2009 2010 2011 2013 2015 2016 2017 2020 2021
Nombro 532 585 602 547 549 537 464 461 452 414 348 342 336 320 317 313 311 310 309

La nombro de komunumoj kreskis ĝis la Dua Mondmilito. En teritorio, kiun Finnlando perdis al Sovetio en la Dua Mondmilito restis 50 komunumoj. Ekde 1960 la kvanto de komunumoj rapide malkreskis pro kunigo de malgrandaj komunumoj inter si aŭ al pli grandaj komunumoj. Estas planoj laŭ kiuj komunumoj devus havi minimume 20 000 loĝantoj, kiu signifus ke la nombro de komunumoj falus eĉ pli. La finna ĉefministrro Jyrki Katainen anoncis en 2012, ke la ccelo de la registo estus redukti la finnajn komunumojn ĝis 2015 al la nombro 100.[1] Evidente tiu plano ne sukcesis, sed la tendenco laŭeble plu kunigi plurajn komunumojn daŭriĝas ĝis nun.

Referencoj

  1. laŭ artikolo el januaro 2012 el la gazeto Helsingin Sanomat, ĉi tie arkivigita laŭ stato de junio 2012 ({{}})

Vidu ankaŭ