La Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando (finne Suomen evankelis-luterilainen kirkko, svede Evangelisk-lutherska kyrkan i Finland) estas, apud la Ortodoksa Eklezio de Finnlando, unu el la du popolaj eklezioj de Finnlando. En ĝi membras 76,4 % de la landaj loĝantoj.[1]
Historio
La eklezio konsideris sian komencon, la alvenon de Kristanismo en Finnlando, en la jaro 1155. Finnlando tiam ankoraŭ ne estis memstara, sed parto de Svedio. En 1527, la tuta Svedio, inkluzive de Finnlando, forlasis romkatolikismon kaj akceptis luteranismon, en la formo de memstara Eklezio de Svedio. Plejparton de nuna Finnlando kovris la episkopujo de Åbo, finne Turku, de la sveda eklezio.
En 1809, Finnlando transiris de Svedio al aparta grandprinclando ene de Rusio. La finnlanda parto de la sveda eklezio fariĝis memstara Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando. En 1817 la episkop(uj)o de Åbo/Turku estis rangaltigita al ĉefepiskop(uj)o. La finnlanda teritorio estis dividita en plurajn subordigitajn episkopujojn.
Oficialaj lingvoj de la eklezio estas la sveda kaj la finna.
Episkopujoj
Episkopujoj:
- Tampere/Tammerfors
- Oulu
- Mikkeli
- Borgå/Porvoo, enhavas la svedlingvajn paroĥojn
- Kuopio
- Lapua
- Helsinko/Helsinki/Helsingfors. Oni ne konfuzu la luteranan episkopujon de Helsinko kun la romkatolika episkopujo de Helsinko (kiu cetere kovras la tutan Finnlandon)
- Espoo
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj