La unua linio (M1) estis konstruita por ligi UNIL kaj EPFL al la urbocentro kaj funkcias ekde 1991. Ĝi estas malpeza metroo kiu komence rilatis al tramo, precipe sub sia unua komerca nomo, Tramway du sud-ouest lausannois (TSOL). La dua linio (M2) estis konstruita por ligi la nordon kaj sudon de la urbo kaj funkcias ekde 2008. Ĝi estas plene aŭtomatigita kaŭĉuk-pneŭa metroo rezultanta el la transformo kaj plilongigo de la malnova linio Lausanne-Ouchy, dentorela fervojo malfermita en 1877, kiu mem estis funikularo ĝis 1958, kaj fermita en 2006. Tria linio (M3), kiu uzos la samajn teknologiojn kiel la dua linio, estas planita kaj devus vidi sian unuan sekcion inaŭgurita antaŭ 2025.
La servo de Laŭzano kaj ties aglomeraĵo estas liverita ankaŭ per aliaj publikaj rimedoj, inter kiuj menciindas la fervojo Laŭzano-Echallens-Bercher (LEB), la regiona ekspresreto de Vaŭdo kaj dek unu linioj de trolebusoj.
La metroo de Laŭzano estas la nura metroreto en Svislando.