Meglena Ŝtiljanova KUNEVA (aŭ originale per cirilaj literoj Меглена Щилянова Кунева), naskiĝinta la 22-an de junio1957 en Sofio, estas bulgarapolitikistino. Ŝi interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso 1, ekde kiam Bulgario iĝis membroŝtato de la Eŭropa Unio en 2007. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakon defendo de la konsumantoj. Meglena Kuneva estas membro de la liberala partio NDSV de Bulgario.